En
la 14-a de januaro de 2004 la China Oceanologia Buroo anoncis en
gazetara konferenco en Pekino, ke surbaze de sukceso de la dufoja
scienca esplorado en Arkto, Chinio establos sian unuan Arktan Sciencan
Stacion che Nov-Olson de la insulo Spitsbergen de Norvegio, 78º
55' de norda latitudo kaj 11º 56' de orienta longitudo. La stacio
ekfunkcios en marto de 2004.
La
stacio areos 500 kvadratajn metrojn kaj povos akcepti 20-25 laborantojn.
Ghi estos tegmentita per teraso kun observatorio de atmosfera fiziko
k.a.
La
stacio faros longtempan observadon kaj esploradon pri la influo
de la atmosfera shanghigho de la terglobo sur Chinio, pri la spaca
medio kaj spaca vetero de Arkto, pri la karakterizajhoj kaj proceso
de arktaj vivajhoj, kaj pri oceanologio, atmosfero, glacio, negho,
spaca fiziko, telesenso, geologio, geofiziko, biologio kaj ekologio.
Krome ghi faros esploradon ankau pri minoj kaj biologiaj richfontoj
de Arkto.
|