Antau
nelonge la china Ministerio de Sano avizis, ke oni intensigu administradon
en la modelaj lokoj kontrau aideso surbaze de resumo de la spertoj
en sinteza prevento kaj kuraco de aideso.
En
Chinio la unuaj 51 modelaj lokoj por sinteza prevento kaj kuraco
de aideso ekfunkciis marte de 2003. Lau postulo de la ministerio
pli ol 70% de la loghantoj en la modelaj lokoj devas posedi sciojn
pri prevento de aideso, pli ol 95% de la infektitoj de aides-virusoj,
aidesuloj kaj iliaj kunuloj kaj pli ol 70% de la homoj minacataj
de la danghero devas uzi kondomon. En la modelaj lokoj pli ol 90%
de la infektitoj de aideso-virusoj kaj aidesuloj estas regule kuracataj,
flegataj kaj helpataj en la san-protektado. La ministerio postulas
ankau konstrui establon kaj administran organon por preventi kaj
bridi aideson, praktiki la rimedojn kontrau aideso, doni helpon
kaj subtenon al infektitoj de aides-virusoj kaj aidesuloj en la
socia kaj psikologia sfero kaj fari reciprokan helpon surbaze de
memsavado, por ke 90% de la aidesuloj en la modelaj lokoj estu helpataj
kaj prizorgataj.
Pere
de la laboro en la modelaj lokoj la ministerio esploros la novan
sintezan metodon kombinantan la kuracon kun flegado, por ke la aidesuloj
kaj iliaj familianoj estu kuracataj kaj helpataj, ilia vivmedio
estu plibonigata, ilia vivkvalito levita kaj iliaj leghaj rajtoj
kaj interesoj protektataj kaj disvastigho de aideso malhelpata.
|