Unua-pagho >> Aktualajhoj


Gazetara konferenco pri ekspliko de la Fundamenta Legho de la Hongkong-a Speciala Administra Distrikto

    La 6-an de aprilo en la Informa Oficejo sub la Shtata Konsilantaro de Chinio okazis gazetara konferenco, kie s-ro Qiao Xiaoyang, asista ghenerala sekretario de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso (TPK) de Chinio, konigis eksplikon de la konstanta komitato pri la koncernaj difinoj de la aldonoj I kaj II al la Fundamenta Legho de Hongkong.

    S-ro Qiao diris, ke la 8-a kunveno de la Konstanta Komitato de TPK aprobis la eksplikon pri la koncernaj difinoj de la aldonoj I kaj II al la Fundamenta Legho de Hongkong. Li konigis al la cheestantoj 6 fundamentajn konceptojn de la legho.

    Unue, koncerne la konstitucian pozicion de la Fundamenta Legho de Hongkong, li diris, ke la fundamenta legho estas landskala legho ellaborita de TPK de la China Popola Respubliko kaj ghi estas konstitucia legho de Hongkong. La speciala administra distrikto Hongkong ne rajtas malobservi la fundamentan leghon, kiam ghi ellaboras aliajn leghojn.

    Due, koncerne devenon de la povo de la speciala distrikto, li diris, ke Chinio estas lando unu-sistema, sed ne federacia. En la unu-sistema lando la povo de chiuj ghiaj lokoj senescepte estas donitaj de la centraj autoritatoj. TPK rajtigas al la speciala distrikto Hongkong realigi altan autonomecon lau difino de la legho kaj praktiki administran, leghdonan kaj sendependan justican povojn kaj tiun de fina jughado.

    Trie, koncerne la leghan pozicion de Hongkong, li diris, ke la fundamenta legho difinas en la 12-a artikolo, ke Hongkong estas administra distrikto, ghuanta altan autonomecon en la China Popola Respubliko.

    Kvare, koncerne la politikan sistemon de Hongkong, li diris, ke la politika sistemo de Hongkong estas difinita en la fundamenta legho, ellaborita de TPK kaj la kvara chapitro de la legho speciale pritraktas tiun problemon en ses partoj: administra chefo, administra, leghdona kaj justica institucioj, lokaj organizoj kaj distriktaj oficistoj.

    Kvine, koncerne eksplikon kaj revizion, li diris, ke la fundamenta legho difinas, ke la rajto de ekspliko de la legho apartenas al la Konstanta Komitato de TPK kaj tiu de revizio al TPK.

    Sese, koncerne la aldonojn al la legho, li diris, ke la fundamenta legho konsistas el antauparolo, 9 chapitroj kun 160 artikoloj kaj 3 aldonoj. En la gazetara konferenco s-ro Qiao pritraktis la aldonojn I kaj II.