Unua-pagho >> Aktualajhoj


Reguliga sistemo kontrau senlaborigho en Chinio

    Antau nelonge la Ministerio de Laboro kaj Socia Garantio de la China Popola Respubliko avizis, ke ghi turnos grandan atenton al esplorado pri reguligo de senlaborigho por formi la politikan sistemon kontrau senlaborigho en malpli ol 3 jaroj.

    Fine de 2003 la procento de registritaj senlaborighintoj en la chinaj urboj estis 4.3% kaj en 2004 oni penos, ke ghi ne superu 4.7%. La fundamenta pensfadeno por reguligi la senlaborighon estas surbaze de daurigo de la stabileco de labordonado, aplikante pli multajn politikojn pri laborigo kaj leghajn, ekonomiajn kaj administrajn rimedojn la registaro faros chion eblan por reguligi la fonton de senlaborigho en la urboj por teni la negativan influon fare de senlaborigho en la grado tolerebla de la socio.

    En reguligo de senlaborigho Chinio havas 4 celojn, t.e. efike reguligi troighon de la senlaborighintoj, mallongigi la senlaboran periodon, preventi troan koncentrighon de senlaborighintoj kaj garantii la bazan vivon kaj relaborighon de la senlaborighintoj.

    En 2003 103.73 milionoj da homoj estis asekuritaj kontrau senlaborigho, je 24 milionoj da homoj pli multe ol fine de 1998. Nun en Chinio proksimume 4.5 milionoj da homoj ricevas kompenson de asekuraj kompanioj, 7-oble kiom tiuj en 1998. La asekuro kontrau senlaborigho jam farighis chefa metodo por garantii la bazan vivon de tiuj senlaborighintoj.