Unua-pagho >> Aktualajhoj


Chinio, Korea Respubliko kaj Japanio postulas,
ke la japanaj gvidantoj ne plu vizitu la
sanktejon de la tiel nomataj naciaj martiroj

    La 7-an de aprilo la loka jughejo de Fukuoka, Japanio, faris verdikton, ke la vizito de japana chefministro Junichiro Koizumi al la Sanktejo de Naciaj Martiroj estis kontraukonstitucia. Junichiro Koizumi tamen diris, ke spite la verdikton, li daure vizitos la sanktejon.

    Proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Chinio Kong Quan diris al jhurnalistoj la 7-an de aprilo, ke ghusta rekono kaj trakto de la historio estas politika bazo de la interrilatoj inter Chinio kaj Japanio kaj ankau grava kondicho ke Japanio akiru konfidon de Azio kaj la internacia socio. La china starpunkto pri la vizito de la sanktejo estas klara. Li deziras, ke japanaj gvidantoj tenu sian promeson de memkritiko pri la agresa historio kaj ne plu shoku la senton de la agresitaj popoloj.

    Samtempe kun tio altranga oficisto de la Korea Respubliko faris paroladon pri la verdikto de la loka jughejo de Fukuoka. Li urghis la japanan registaron ghuste trakti la historian problemon. La registaro de la Korea Respubliko opinias, ke ghusta rekono de la historio estas bazo por disvolvi la estontajn rilatojn inter Japanio kaj la Korea Respubliko. Ghuste pro tio la registaro de la Korea Respubliko oponas kontrau la vizito.

    Post kiam la loka jughejo de Fukuoka verdiktis, ke la vizito de Junichiro Koizumi malobservis la 20-an artikolon de la japana konstitucio pri apartigho de politiko kaj religio, levighis forta ehho en Japanio. La plej granda opozicia partio, la Demokratia Partio, montris, ke la chefministro devas obei la verdikton kaj fari profundan memkritikon pri sia vizito al la sanktejo. Reprezentanto de la Komunista Partio de Japanio diris, ke la chefministro devas observi la konstitucion kaj ekde nun chesigi la viziton. Ankau la Soci-Demokratia Partio postulas, ke Junichiro Koizumi obeu la verdikton kaj chiuj membroj de la kabineto chesigu la viziton.

    Japana gazetaro opinias, ke la verdikto de la loka jughejo de Fukuoka havas gravan signifon kaj ludos grandan rolon por aliaj kazoj pri Junichiro Koizumi rilate lian viziton al la sanktejo de la tiel nomataj naciaj martiroj.

    Post publikigho de la verdikto la akuzantoj kaj urbanoj faris manifestacion en Fukuoka por soleni la venkon de la akuzo kaj postulis, ke Junichiro Koizumi tuj montru sian sintenon kaj chesigu la viziton.