|  La 
              nomita festivalo kun la temo "Bunta paradizo en Yunnan" 
              inaugurighis vespere de la 10-a de aprilo. Ghi dauros unu monaton.
     En 
              la lastaj jaroj Yunnan-provinco en sudokcidenta Chinio dedichis 
              grandan atenton al turismo, unu el la chefaj industrioj de la loko, 
              senchese plibonigis la turismajn instalajhojn kaj levis la servan 
              nivelon por allogi pli kaj pli multe da chinaj kaj alilandaj turistoj. 
              Yunnan-anoj multe cerbumadis pri tio, kiamaniere havigi al turismo 
              pli da kulturaj enhavoj, por ke ghuante la belajn pejzaghojn de 
              Yunnan, la turistoj multe konu la charmon de la tiea kulturo kaj 
              precipe spertu la originalajn naciajn morojn. Surbaze de la sukcesa 
              3-foja okazigo de la internacia turisma festivalo en Kunming, la 
              chi-foja festivalo montros pli da kulturaj trajtoj pere de la akvoversha 
              festivalo, kostuma festivalo kaj aliaj en diversaj kunvenejoj.
      |