La
12-an de aprilo en la Informa Oficejo de la Shtata Konsilantaro
de Chinio okazis gazetara konferenco pri la ghenerala situacio de
la socia disvolvigho kaj nacia unuigho en Xinjiang. Simayi Teliwardi,
prezidanto de la Xinjiang-a Ujgura Autonoma Regiono, diris en la
konferenco, ke nun chiuj nacioj en Xinjiang vivas harmonie kaj pace,
la socia politiko estas stabila. La 50-jara historio de Xinjiang
pruvis, ke la politikoj pri nacioj kaj religioj ellaboritaj de la
china registaro estas ghustaj kaj sukcesaj, kaj subtenataj de la
diversnaciaj popolanoj.
La
Xinjiang-a Ujgura Autonoma Regiono naskighis en 1955 kaj de tiam
la naci-autonoma politiko estas serioze praktikata, la rajtoj de
diversaj nacioj estas plene garantiataj kaj la novtipaj naciaj interrilatoj
pli kaj pli firmighas. Komence de la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento,
influate de la internacia medio kaj subtenate de alilandaj teroristoj,
aro da teroristoj kauzis serion da terorismaj eventoj, kio serioze
atencis la shtatan sekurecon, la vivon kaj richajhojn de la diversnaciaj
popolanoj kaj socian stabilecon. Ilia fiago estis firme oponata
kaj kontraubatalata de la diversnaciaj popolanoj
de Chinio, inkl. de la Xinjiang-aj popolanoj. Xinjiang devas atribui
sian nacian unuighon kaj socian stabilecon al jenaj faktoroj: Unue,
la china registaro donis grandan atenton al la stabileco de la loko
kaj alprenis serion da utilaj rimedoj, due, en la lastaj jaroj la
ekonomio en Xinjiang disvolvighis rapide kaj la popolo rapide bonhavighis,
kio kauzis bonan medion por la socia stabileco, kaj krom tio la
Konsilio de Sekureco de UN aprobis rezolucion, en kiu la "Orienta
Turkistan" estas enlistigita inter teroristoj. Naskigho de
la Shanhaja Kunlabora Organizo donis garantion por batali kontrau
naciaj splitistoj kaj teroristoj. En la lastaj jaroj en Xinjiang
neniam okazis eksplodigo kaj murdo. Oni povas diri, ke nun Xinjiang
estas en la plej bona tempo de nacia unuigho kaj socia stabileco.
|