La
13-an de aprilo china vicprezidanto Zeng Qinghong interparolis kun
usona vicprezidanto Dick Cheney vizitanta Chinion.
Zeng
montris bonvenigon al la usona vicprezidanto pro lia vizito. Li
diris, ke Chinio kaj Usono estas grandaj landoj. Kvankam inter ili
ekzistas malakordoj, tamen iliaj komunaj interesoj estas pli gravaj.
Ili havas vastajn komunajn interesojn kaj kunlaboran bazon kaj en
defendo de la paco kaj stabileco de la Azi-pacifika Regiono kaj
la tuta mondo kaj akcelo de la regiona kaj tutmonda ekonomia disvolvigho
kaj en la batalo kontrau terorismo, armila disvastigho, transmara
krimado kaj malsanoj. Chinio estas ghoja pro la progreso de la interrilatoj
inter la du landoj kaj volontas kune akceli la progreson de la konstruecaj
kunlaboraj interrilatoj inter la du landoj.
Koncerne
la ekonomi-komercajn interrilatojn de la du landoj, Zeng diris,
ke Chinio serioze plenumas la regulojn de la Monda Komerca Organizo
kaj siajn promesojn. Parolante pri la principa starpunkto de la
china registaro pri Taiwan, Zeng diris, ke la baza fakto pri Taiwan
estas, ke en la mondo estas nur unu Chinio, kaj Taiwan estas ghia
parto. La balotado sur la insulo Taiwan ne povas shanghi tiun fakton.
La china registaro daure persistos en la fundamenta principo "Paca
reunuigo, unu lando kaj du sistemoj" kaj volonte faros chion
eblan por pace solvi la problemon pri Taiwan, sed neniel toleros
ghian sendependighon. Chinio deziras, ke Usono plenumu sian promeson,
chesu vendi armilojn al Taiwan kaj ne donu eraran sugeston al la
fortoj de Taiwan-sendependigho.
Dick
Cheney diris, ke tio estas grava vizito. Li diris ankau, ke ghenerale
la interrilatoj inter Usono kaj Chinio estas bonaj, kaj atingis
gravan progreson en la pasintaj jaroj. La du landoj konstruis bazon
de intima kunlaboro sur la kampo kontrau terorismo kaj nuklea disvastigho.
La usona registaro estas kontenta pri tio.
Li
diris ankau, ke Usono scias la gravecon de Taiwan en la interrilatoj
inter Usono kaj Chinio. Koncerne tiun problemon la politikoj de
Usono neniom shanghighis. Lau la tri komunaj deklaroj de Usono kaj
Chinio, Usono daure tenos la politikon pri unu Chinio, ne subtenos
Taiwan-sendependighon kaj kontraustaros ajnan penadon por solflanke
shanghi la nunan staton de Taiwan-markolo.
Chinio
kaj Usono konsentas, ke por daurigi kaj plifortigi la altrangan
strategian dialogon kaj alirangajn kontaktojn inter la du landoj,
pligrandigi la intershanghon kaj kunlaboron en ekonomio kaj komerco,
plenumo de leghoj kaj batalo kontrau terorismo, akcelo de kontakto
de armeoj de la du landoj. Ambau decidis, ke junie de 2004 la kontrauterorismaj
fakuloj de la du landoj faros la 4-an kontakton.
|