La
14-an de aprilo, 2004, s-ro Li Weiyi, proparolanto de la Oficejo
pri Taiwan-aj Aferoj sub la Shtata Konsilantaro de Chinio, diris
en la gazetara konferenco, ke kiel ajn shanghigos la situacio de
Taiwan, restos neshangheblaj la volo kaj decido de Chinio pri reunuigo
de la patrio. Chinio per plej granda sincereco faros plej grandan
penadon por la brila perspektivo de paca reunuigho. Sed oni neniel
toleros sendependighon de Taiwan nek permesos disigi Taiwan disde
la china teritorio per kia ajn rimedo. La chinaj registaro kaj popolo
je chia kosto defendos la suverenecon de sia shtato kaj la integrecon
de sia teritorio.
Koncerne
la balotadon okazigitan de la gvidanto de Taiwan, li diris, ke unu
flanko de la elektokampanjo ghis nun ne rekonis la rezulton de la
elekto kaj en Taiwan eksplodis grandskala popola protestado. La
china kaj alilanda publiko opinias, ke por esti elektita, Chen Shuibian
senskrupule kreis klanan kontraustaron kaj socian tumulton, malice
provokis la chefteron, damaghis la interrilatojn inter Taiwan kaj
la cheftero je la kosto de la popolaj interesoj de Taiwan.
Li
diris, ke en la 4 jaroj, kiam regis Chen Shuibian la nestabilaj
faktoroj kreskis en la Taiwan-a socio kaj malignighis la disvolva
medio. Tio estas rezulto, ke Chen Shuibian obstine persistis en
starpunkto pri sendependigho de Taiwan. Lia aktivado detruis la
Taiwan-an socion, damaghis la interrilatojn ambauborde de la markolo
kaj kauzis rektan minacon al la paco kaj stabileco en la Azi-pacifika
Regiono.
Antau
kelkaj tagoj Chen diris, ke la chefa opinio de Taiwan estas "defendi
Taiwan kaj rezisti kontrau Chinio". Pri tio Li Weiyi diris,
ke tio ne estas la chefa opinio de la Taiwan-a popolo, sed konfeso
de Chen Shuibian, ke li kreis kontraustaron ambauborde de la markolo
kaj ofertis sendependighon de Taiwan. La Taiwan-aj loghantoj plejparte
deziras stabilecon kaj disvolvighon de la interrilatoj ambauborde
de la markolo kaj ne aprobas, ke Chen provokas la chefteron. La
nevalida balotado de la 20-a de marto klare montras tion. Chen provis
erarigi la Taiwan-ajn loghantojn kaj serioze damaghis la interrilatojn
ambauborde de la markolo, kio rekte malutilas al la socia stabileco,
ekonomia disvolvigho kaj popola felicho de Taiwan.
Li
Weiyi diris, ke por trompi la Taiwan-an popolon kaj internacian
opinion, Chen Shuibian proponas "pacan kaj stabilan framon
por ambau flankoj" kaj "unu pacan principon". Samtempe
kun tio li plurfoje deklaris, ke en 2006 li organizos publikan konstitucian
balotadon kaj praktikos la tiel nomatan novan konstitucion por ke
Taiwan estu "normala, kompleta shtato". Tio ja estas tempo-tabelo,
kiu kondukas al sendependigho de Taiwan kaj certe kauzos strechitecon
kaj dangheron en la regiono de Taiwan kaj la markolo. Chen Shuibian
kategorie rifuzas la principon pri unu Chinio, la bazon por disvolvigho
kaj stabileco de la interrilatoj ambauborde de la markolo. Li ja
energie sin okupas pri damagho de la pacaj kaj stabilaj interrilatoj
ambauborde de la markolo, sed volas trompi la publikan opinion per
la tiel nomata "paca kaj stabila framo" kaj rezulte de
tio lia malica intenco pli evidentighis.
La
proparolanto diris, ke malgrau la fiago de Chen Shuibian, la cheftero
estas fidoplena pri la perspektivo de la interrilatoj ambauborde
de la markolo.
|