Unua-pagho >> Aktualajhoj


Chinio venkis Usonon je ghia
kontrauchina propono

    La 15-an de aprilo en la 60-a sesio de UN pri homaj rajtoj en Ghenevo, Chinio refoje venkis Usonon je ghia konspiro ekzameni la homajn rajtojn de Chinio. La membroj de la Komisiono pri Homaj Rajtoj de UN per baloto aprobis la proponon de Chinio, ke la sesio ne agu pri la usona propono.

    La rezulto de la balotado pri la china propono estis: 28 balotiloj por, 16 kontrau kaj 9 sindetenoj. Tio estas la 11-foja venko de Chinio super Usono je ghia kontrauchina konspiro ekde 1990 en la sesio de UN pri homaj rajtoj.

    Sha Zukang, estro de la china delegacio, en sia parolado antau la balotado severe refutis la absurdan kalumnion de Usono pri la homaj rajtoj de Chinio kaj firme kontraustaris ghian kontrauchinan proponon. Li diris, ke sin pretendante kiel gardanto de la homaj rajtoj, Usono arbitre kritikas la staton de la homaj rajtoj de aliaj landoj, tute ignorante la malbelan staton de siaj homaj rajtoj.

    Sha diris, ke Chinio proponas "ne agu pri la usona propono" ne por eviti diskuton pri la homaj rajtoj de Chinio, sed pro tio, ke la propono de Usono servas nur por ghia enlanda elektado kaj tute ne rilatas al la homaj rajtoj mem. La china konduto ja celas protekti la honoron kaj principon de la sesio.

    La reprezentantoj de Rusio, Kubo, Pakistano, Zimbabvo, Mauritanio kaj Sudano en sia parolado laudis la gravajn kontribuojn de Chinio al la homaro kaj oponis kontrau politikecaj proponoj en la sesio.