 La
18-an de aprilo okazis konferenco pri investado por la Pekinaj Olimpikoj.
Tio markas, ke la ekonomia strategio pri la Pekinaj Olimpikoj estis
oficiale lanchita.
La
konferenco organizita de la Pekina Disvolva kaj Reforma Komisiono
kaj aliaj 15 registaraj departementoj fronte la tutan mondon altiris
al si pli ol 300 famajn entreprenojn, diplomatojn de 20 landoj en
Chinio kaj multe da jhurnalistoj. La aktivadon cheestis proksimume
mil personoj.
Respondeculo
de la Pekina Disvolva kaj Reforma Komisiono diris en la konferenco,
ke la ekonomia disvolvigho de la Pekinaj Olimpikoj estas formanta
gigantan merkaton, kiu ampleksas chefe konstruadon de la Olimpikaj
stadionoj kaj sporthaloj kaj ilian entreprenadon; konstruadon de
la fundamentaj instalajhoj de Pekino kaj plialtigon de ilia kapablo;
disvolvighon de la moderna fabrikado kaj novaj altteknologioj; disvolvighon
de financo, komerco, var-intershangho, ekspozicio, turismo kaj aliaj;
konstruadon de urbetoj kaj novaj urboj kaj disvolvighon de biendoma
industrio; edukadon, kulturon, medicinon, higienon, loghkvartalan
servon kaj publikan sekurecon. Oni taksis, ke en la venontaj 7 jaroj
la bezono de investado kaj merkata konsumo superos 3 mil miliardojn
da juanoj.
|