Unua-pagho >> Aktualajhoj


La 3-a jarkunveno de
la Azia Forumo en Bo'ao preparita

    La 19-an de aprilo, la sekretariejo de la Azia Forumo en Bo'ao anoncis, ke ghia jarkunveno en 2004 estas fundamente preparita kaj ghi okazos la 24-25-an de aprilo.

    Long Yongtu, ghenerala sekretario de la Azia Forumo en Bo'ao, diris, ke la chi-foja jarkunveno havas tri trajtojn, t.e. la cheestantoj estos altrangaj kaj multrondaj, la temo nova kaj enhavoricha kaj la organiza formo diversspeca.

    La jarkunvena temo estas "Malfermita Azio por komunaj interesoj". China prezidanto Hu Jintao cheestos la kunvenon kaj faros paroladon. La kunvenon cheestos nunaj kaj antauaj shtataj gvidantoj kaj ministroj de Kambogho, Pakistano, Malajzio, Japanio, Korea Respubliko, Chehhio, Usono, Meksikio kaj aliaj landoj. Ghin cheestos ankau altrangaj oficistoj de la Monda Banko, Azia Disvolva Banko kaj Industri-disvolva Organizo de UN kaj delegitoj de pli ol 100 mondfamaj entreprenoj.

    Krom la tradicia temo pri ekonomia kunlaboro en Azio, ghi diskutos ankau la fokusajn problemojn atentatajn de la tuta mondo, kiaj nova stagnanta intertraktado de la Monda Komerca Organizo kaj aliaj gravaj problemoj en la ekonomia tutmondigho kaj integrigho de la regiona ekonomio.

    La alia grava enhavo de la chi-foja jarkunveno estas diskuti pri la rapide disvolvighanta china ekonomio. Fakuloj de la Internacia Strategia Instituto de Usono kaj Azia Asocio de Usono kaj aliaj organizoj kune kun siaj chinaj kolegoj faros profundan diskuton pri tiu problemo.