Unua-pagho >> Aktualajhoj


Hu Jintao akceptis d-ron Jong Wook Lee

    La 20-an de aprilo china prezidanto Hu Jintao akceptis d-ron Jong Wook Lee, gheneralan direktoron de la Monda San-Organizo (MSO).

    Prezidanto Hu alte taksis la fruktodonan kunlaboron de MSO kun Chinio en la pasinteco. Li esprimis koran dankon al MSO pro ghia efika helpo al la higienaj aferoj de Chinio kaj precipe pro ghia helpo al Chinio en la batalo kontrau SARS en 2003.

    Hu diris, ke la china registaro chiam atentas kunlaboron kun MSO kaj Chinio volontas daurigi la intershanghon kaj kunlaboron kun MSO kaj kontribui al la sano de la china popolo kaj la popoloj de la tuta mondo, al la daura disvolvigho de la internaciaj higienaj aferoj.

    Koncerne la problemon de Taiwan, Hu reasertis la principan starpunkton de la china registaro. Li diris, ke la centra registaro donas grandan atenton al la sano kaj felicho de la samlandanoj en Taiwan kaj volontas surbaze de la principo pri unu Chinio alpreni pozitivajn rimedojn akceli la medicinan intershanghon ambauflanke de la markolo kaj helpi Taiwan-ajn medicinistojn partopreni la internacian aktivadon en la medicina rondo.

    D-ro Lee dankis prezidanton Hu pro lia akcepto. Li donis pozitivan takson pri sia vizito kaj bona intershangho kun medicinaj departementoj de Chinio pri publika sano kaj aliaj problemoj. Li laudis, ke gvidate de sia registaro la china popolo efike bremsis SARS kaj birdan gripon. Li diris, ke MSO deziras dauran kaj pli efikan kunlaboron kun la china registaro sur la medicina kampo. Li diris, ke MSO sekvas la politikon pri unu Chinio kaj traktas la problemon koncernantan Taiwan lau tiu politiko.