 Invitite
de la ghenerala sekretario de la Komunista Partio de Chinio kaj
china prezidanto Hu Jintao, la ghenerala sekretario de la Labora
Partio de Koreio kaj prezidanto de la Nacidefenda Komisiono de la
Korea Popol-Demokratia Respubliko (KPDR) Kim Jong-il faris neoficialan
viziton al Chinio de la 19-a ghis la 21-a de aprilo. La vizito de
Kim Jong-il vekis grandan atenton de la internacia socio. Gvidantoj
de la du partioj kaj du landoj atingis iujn komunajn konojn.
Tio
estas la unuafoja vizito de Kim Jong-il al Chinio kaj unuafoja renkontigho
de la gvidantoj de la du landoj post naskigho la nova gvidantaro
de Chinio. Ili intershanghis opiniojn pri disvolvo de la interrilatoj
inter la du partioj kaj du landoj, pri la regiona kaj internacia
situacioj kaj nuklea problemo de la Korea Duoninsulo kaj atingis
komunajn konojn kaj serion da pozitivaj fruktoj, kiuj estas, ke
la du flankoj
Unue,
montris la komunan volon pri daura firmigo kaj disvolvo de la amikeco;
Due,
profundigis la reciprokan komprenon, akcelis konfidon kaj amikecon;
Trie,
atingis gravajn komunajn konojn pri daurigo de la intershangho kaj
kunlaboro;
Kvare,
konsentis pri kuna akcelo de la sesflanka intertraktado.
|