Tiu
komisiono naskighis la 28-an de marto, 1947, en Shanhajo. Antaue
ghi nomighis Ekonomia Komisiono de Azio kaj Ekstrem-Oriento, junie
de 1949 ghi translokighis en Bankokon, chefurbon de Tajlando. En
1974 ghi prenis la nunan nomon. Ghi estas unu el la 5 regionaj komisionoj
sub la Ekonomia kaj Socia Konsilio de UN, destinita por akceli la
soci-ekonomian disvolvighon pere de regiona kaj subregiona kunlaboro.
Ghi estas ankau forumo pri ekonomia kaj socia disvolvigho de UN
en la Azi-Pacifika Regiono.
Nun
ghi havas 53 oficialajn membrojn kaj 9 submembrojn, kiuj ampleksas
preskau la tutan regionon de Azio kaj Pacifiko, inkl. de Mez-Azio,
Usono, Britio, Nederlando, Rusio kaj Turkio, tamen al ghi ne alighis
iuj okcident-aziaj landoj.
|