La
27-an de aprilo en la altranga kunsido pri scienca traktado de katastrofoj
en la 60-a Sesio de la Azi-Pacifika Ekonomi-Socia Komisiono en Shanhajo
la china registaro promesis helpi aliajn landojn en tiu regiono
por redukti naturajn katastrofojn per siaj kosmonautikaj teknologioj.
Luan
Enjie, estro de la Shtata Kosmonautika Administracio de Chinio,
diris en la kunsido, ke che la eventuala grava natura katastrofo
de la Azi-Pacifika Regiono, Chinio faros chion eblan por doni necesan
helpon kaj faros katastrofo-reduktan trejnadon al disvolvighantaj
landoj de tiu regiono.
En
la nomo de la china registaro li proponis, ke la landoj en tiu regiono
plene utiligu la kosmonautikajn teknologiojn por malpliigo de naturaj
katastrofoj kaj traktado de ili, establu reguligan sistemon per
kosmonautikaj teknologioj cele ilin redukti, intensigi kunlaboron
en tiuj sferoj, utiligi la nunajn kaj estontajn richfontojn pere
de la internacia kunlaboro kaj establi taugan sistemon por monitori
naturajn katastrofojn pere de komuna divido de la kosmonautikaj
richfontoj kaj donitajhoj por mildigo de naturaj katastrofoj.
Por
plene disvolvi sian rolon en la internacia batalo kontrau naturaj
katastrofoj kaj paca utiligo de la ekstera spaco la china registaro
decidis lanchi malgrandan sateliton por grandarea kaj eterna monitorado
de naturaj katastrofoj, por ke ghi farighu unu el la platformoj
malpliigi naturajn katastrofojn en tiu regiono.
La
propono de la china registaro kaj ghia penado en tiu sfero estis
varme laudata de chiuj cheestantoj.
|