La
unua komputila grafika filmo de Azio "Tra la bildserio de Mobious"
(Thru the Mobious Strip) farita en Shanhajo estos projekciata tra
la tuta mondo.
En
1995 la unua komputila grafika filmo de la mondo "Ludilo-rakonto"
(Toy story) estis projekciita, kio ne nur rompis la rekordon de
la bileta enspezo, sed ankau elhakis novan vojon por filmo-produktado,
tamen pro tro alta produktokosto kaj teknikaj malfaciloj oni distribuis
nur 10 tiajn filmojn, faritajn de Usono, ghis nun en la tuta mondo.
Tiu stato tamen estos rompita de "Tra la bildserio de Mobious".
"Tra
la bildserio de Mobious" estas scienc-fikcia verko de fama
franca karikaturisto Mobious. Ghi rakontas, ke iu fizikisto hazarde
eniris en la antikvan civilizacion de alia astro antau ol trapasi
la provatan energian pordon. Tiu astro distancas je 27 milionoj
da lumjaroj for de nia terglobo. En la komplete fremda kultura medio
li spertis mirindajhojn.
Chiuj
scenoj kaj figuroj de la nomita filmo estis faritaj per komputilaj
teknologioj kaj chiu ajn mieno kaj delikata movigho de la figuroj
estis komponitaj per centoj kaj ech miloj da komputilaj grafikoj.
|