De
la 6-a ghis la 16-a de majo, 2004, okazos en Pekino la Tria China
Internacia Piana Konkurso organizita de la Ministerio de Kulturo
de Chinio kaj China Centra TV-stacio kaj financita de Canon-korporacio.
La
nomita konkurso estis starigita en 1994. Ghi ghuas altan reputacion
en la internacia muzikista rondo. Multaj eminentaj pianistoj partoprenis
ghin. En la konkurso aperis aro da junaj pianistoj, laudataj de
la internaciaj pianistaj autoritatoj. Inter ili estis rusa pianisto
Oleg, kiu okupis la kvaran lokon en la Dua China Internacia Piana
Konkurso, kaj chinaj pianistoj Qin Chuan, championo de la sama konkurso
kaj Li Yundi, kiu gajnis la trian lokon en la sama konkurso.
102
pianistoj el 25 landoj kaj regionoj sin anoncis por la chi-foja
konkurso, sed post rigora elektado restas 47 konkursantoj el 23
landoj kaj regionoj, el kiuj 26 akiris bonajn sukcesojn en gravaj
internaciaj konkursoj.
La
jughkomitato konsistos el 11 famaj pianistoj kaj muzikaj edukistoj
el 9 landoj kaj regionoj, inter kiuj estas Vladimir Krainev, prezidanto
de la jughkomitato de piana sekcio de la Internacia Muzika Konkurso
nome Chajkovskij, Zhou Guangren, iniciatinto de la china konkurso
kaj profesoro de la China Centra Konservatorio, kaj Fanny Waterman,
fondinto de la Internacia Piana Konkurso Leedz.
|