Unua-pagho >> Aktualajhoj


Chinio daurigos disvolvon de
sia civila aviado en 2004

    En la 15-a de januaro s-ro Yang Yuanyuan, estro de la Ghenerala Administracio de la China Civila Aviado, anoncis en la gazetara konferenco, ke la china civila aviado en 2003 suferis pro SARS, sed la transporto de pasagheroj, varoj kaj poshtajhoj iom kreskis kompare kun tiuj en 2002. En 2004 Chinio alprenos efikajn rimedojn por stabile daurigi la rapidan disvolvon de sia civila aviado kaj garantii sekurecon kaj komforton por la pasagheroj.

    En la lastaj jaroj la china civila aviado kreskis meze je 15 pocentoj chiujare. En 2002 Chinio jam okupis la kvinan lokon en la organizoj de internacia civila aviado. Nun en Chinio funkcias 125 flughavenoj kun 1200 regulaj kursoj. Multe progresis la reformado en la civila aviado kaj konstruado de fundamentaj instalajhoj. En 2003 Chinio investis 11 miliardojn da juanoj por la konstruado de fundamentaj instalajhoj.

    Yang Yuanyuan diris, ke en 2004 kaj sekvantaj jaroj Chinio alprenos jenajn rimedojn por disvolvi la civilan aviadon: pluapashe altigi la sintezan garantian povon por aviada sekureco kaj sekuran nivelon, rapidigi leghan konstruadon, plibonigi makroskopan kontrolon kaj plivastigi pordomalfermon.