Antau
nelonge s-ino Limor Livnat, prezidanto de Wuiff-fonduso publikigis
en Tel-Aviv, ke la fonduso decidis doni sian premion en 2004 al
china sciencisto Yuan Longping kaj usona profesoro de Cornell-Universitato
pro ilia elstara kontribuo al hibridigita rizo kaj trovo de la gena
teorio pri la supereco de tiu rizo.
La
jughkomitato de Wuiff-fonduso opinias, ke la 73-jara profesoro Yuan
Longping estas kolosa sciencisto en la rondo de la moderna agrikulturo,
char li donis ekstreme grandan influon al la tutmonda manghajh-produktado
kaj sub lia gvido centoj da sciencistoj el malsamaj institutoj kaj
universitatoj faris esploradon en 10 jaroj kaj dank' al tio la totala
produktokvanto de rizo de la tuta mondo levighis je 20%, dum tiu
de Chinio je 50%. Por pliigi la grenan liveradon de la tuta mondo
li liveris siajn teknikon kaj semokulturajn sciojn al alilandaj
sciencistoj.
Doktoro
Wuiff estas inventisto. Li fondis tiun fonduson en 1978 en Izraelio,
kaj ghis nun 214 sciencistoj kaj artistoj el 20 landoj ricevis tiun
premion. Fama sciencistino Wu Jianxiong farighis ghia unua premiito
en 1978.
Yuan
Longping kaj la usona profesoro ricevos po 100 mil usonajn dolarojn.
La premiada ceremonio okazos la 9-an de majo en la Izraela Parlamentejo.
|