Unua-pagho >> Aktualajhoj


Intertraktado inter Wen Jiabao kaj Romano Prodi

    La 6-an de majo, 2004, china chefministro Wen Jiabao interparolis kun prezidanto de la Europa Komisiono Romano Prodi en la centra oficejo de la Europa Unio. La du gvidantoj intershanghis opiniojn pri perfektigo kaj disvolvo de la strategiaj partneraj rilatoj inter Chinio kaj la Europa Unio.

    Wen Jiabao gratulis la plej grandskalan dilatighon de la Europa Unio en la historio kaj diris, ke Chinio estas ghoja pro la integrigha konstruado de la Europa Unio kaj deziras, ke en la estonteco ghi ludu pli grandan rolon en la europaj kaj mondaj aferoj. Li diris, ke la china registaro chiam rigardas kaj disvolvas la interrilatojn inter Chinio kaj la Europa Unio el la strategia starpunkto kaj tiu problemo okupas gravan lokon en la china ekstera politiko.

    Por disvolvi la interrilatojn inter la du flankoj Wen Jiabao faris jenajn proponojn:

    1. Plioftigi diskutadon inter gvidantoj de Chinio kaj la Europa Unio pri la strategiaj problemoj;

    2. Pliigi ilian ekonomi-teknikan kunlaboron;

    3. Perfektigi la leghan bazon kaj garantian sistemon de ilia kunlaboro;

    4. Akceli ilian kompletan kontakton;

    5. Perfektigi sistemon de interkonsiligho por ghustatempe kaj bone trakti iliajn malkonkordojn.

    En la interparolo Wen Jiabao konigis la nunan staton de la china ekonomio kaj post la intertraktado la du flankoj subskribis 5 dokumentojn. Wen kaj Prodi cheestis la ceremonion de la subskribado.

    Invitite de gvidantoj de Germanio, Belgio, Italio, Britio, Irlando kaj la Europa Unio, Wen Jiabao vizitos ilin de la 2-a ghis la 12-a de majo. Tio malfermos gravan paghon en la interrilata historio de Chinio kaj Europo.