Unua-pagho >> Aktualajhoj


Intertraktado inter Wen Jiabao kaj Berlusconi

    La 7-an de majo okazis en Romo intertraktado inter Wen Jiabao, china chefministro, kaj Silvio Berlusconi, itala chefministro. La du gvidantoj intershanghis opiniojn pri la komune interesantaj internaciaj problemoj kaj atingis komunajn konojn.

    Wen Jiabao diris, ke oktobre de 2003 chefministro Berlusconi faris sukcesan viziton al Chinio, kio donis pozitivan influon sur la interrilatoj ne nur inter Chinio kaj Italio, sed ankau inter Chinio kaj la tuta Europo. La china registaro alte taksas disvolvon de siaj rilatoj kun Italio kaj volontas daure akceli disvolvighon de la amikaj kaj kunlaboraj rilatoj inter la du landoj. Chi-foje la du landoj publikigos la unuan komunan deklaron post establo de la diplomatiaj rilatoj, en kiu ili levos la dulandajn rilatojn al kompletaj strategiaj partneraj rilatoj, kio havas gravan signifon. La registara komisiono de Chinio kaj Italio fondota post nelonge estos la unua registara kunlabora establajho inter Chinio kaj europa lando, kiu respondecos pri gvido kaj reguligo de la estonta kunlaboro inter la du landoj. Hodiau okazis intertraktado pri reciproka investado de la du landoj. Ankau tio estas la unua fojo por okazigi tian intertraktadon. Chio chi tio markas, ke la interrilatoj inter Chinio kaj Italio eniris en novan periodon. La du landoj volontas fari interkomunikadon kaj kunlaboron sur la kampoj kultura, eduka, turisma, televizia kaj filma.

    Berlusconi diris, ke la interrilatoj inter Chinio kaj Italio evidente disvolvighis. La interkonsentoj atingitaj de la gvidantoj de la du landoj efektivighos unu post alia. Nun italaj entreprenoj estas forte interesataj de chinaj aferoj. La itala registaro kuraghigos ilin por investado en Chinio kaj ankau ghojas, ke chinaj entreprenoj funkcios en Italio. Li diris, ke char Italio kaj Chinio ambau estas antikvaj landoj kun abundo da kulturaj richajhoj, tial ili devas intensigi la interkomprenadon.

    La du gvidantoj intershanghis opiniojn pri Mez-oriento, Irako kaj aliaj internaciaj problemoj. Ili opiniis, ke la internacia situacio estas komplika kaj la du landoj devas pli multe konsilighi pri siaj gravaj problemoj kaj tiuj de la mondo kaj fari penadon por pace solvi la internaciajn konfliktojn, elimini malrichecon kaj batali kontrau terorismo kaj translanda krimado. Antau la intertraktado la itala chefministro faris oficialan ceremonion por bonvenigi la chinan chefministron. Post la intertraktado ili subskribis "Komuna deklaro pri establo de la registara komisiono de Chinio kaj Italio". Koncernaj respondeculoj subskribis aliajn 9 dokumentojn. La du gvidantoj kune akceptis jhurnalistojn.