 Posttagmeze
de la 8-a de majo, 2004, china prezidanto Hu Jintao akceptis delegacion
de la Asocio de Parlamentana Ligo por Japana-China Amikeco, gvidatan
de ghia prezidanto Komura Masahiko.
Hu
diris, ke en la pasintaj pli ol 30 jaroj post establigho de la diplomatiaj
rilatoj inter Chinio kaj Japanio la rilatoj inter la du landoj rimarkinde
disvolvighis kaj iliaj intershangho kaj kunlaboro sur pluraj kampoj
rikoltis richajn fruktojn, kio portis efektivajn interesojn al la
du popoloj, kaj ambau flankoj devas domaghi tion. La Asocio de Parlamentana
Ligo por Japana-China Amikeco faris gravan kontribuon al tiu afero,
kion Chinio alte taksas.
Hu
emfazis, ke en la nova situacio plue disvolvi tiujn amikecajn najbarajn
rilatojn havas gravan signifon. La gvidantoj de la du landoj devas
firme teni la gheneralan orientilon de la interrilatoj inter la
du landoj, observi la principan spiriton difinitan de la tri politikaj
dokumentoj de Chinio kaj Japanio* kaj lerni lecionojn de la historio,
fronti al la estonteco kaj bone trakti la historiajn problemojn
kaj la problemon pri Taiwan, fari pli da aferoj utilaj al la amikeco
sed ne tion, kio shokas la sentojn de la du popoloj, kaj kune penadi
por konstrui novtipajn rilatojn de amikeco, kunlaboro, reciprokaj
utilo kaj profito de la du landoj.
Komura
Masahiko diris, ke la asocio estas la plej granda superpartia organizo
en la politika rondo de Japanio. Ghi estas fervora por amikeco de
la du landoj. Nun la ekonomia kunlaboro de la du landoj estas fruktodona
kaj la komunaj interesoj en multaj sferoj pliighas, kio ludas pli
kaj pli gravan rolon por la regiona kunlaboro. Li diris, ke observante
la spiriton de la komuna deklaro kaj komuna deklaracio de Chinio
kaj Japanio, la asocio firme tenos la starpunkton pri unu Chinio
kaj ghuste traktos la historion.
_________________________
*
La tri politikaj dokumentoj de Chinio kaj Japanio estas "Komuna
Deklaro de Chinio kaj Japanio", "China-Japana Paca kaj
Amikeca Traktato" kaj "Komuna Deklaracio de Chinio kaj
Japanio".
|