 La
10-an de majo Liu Jianchao, proparolanto de la china Ministerio
de Eksteraj Aferoj, respondis demandon de jhurnalisto pri la propono
koncernanta Taiwan en la chi-jara konferenco de la Monda San-Organizo
(MSO).
Li
diris, ke Salomonoj kaj kelkaj aliaj landoj prezentis proponon koncernantan
Taiwan al la konferenco de MSO. Tio estas tute senbaza lau leghoj.
La china registaro firme oponas kontrau tio.
La
Monda San-Organizo estas speciala establo de UN, kies membrecon
povas havi nur suverenaj landoj. La konferenco de MSO estas ghia
supera organo. Lau legho de MSO kaj lau reguloj de la konferenco
Taiwan, parto de Chinio, ne rajtas membrighi al tiu organizo nek
cheesti ghian konferencon kiel observanto.
La
centra registaro de Chinio donis grandan atenton al san-stato de
la popolo de Taiwan kaj energie akcelas medicinan intershanghon
ambauflanke de la markolo kaj volontas doni al ghi koncernajn informojn.
Konsentite de la centra registaro de Chinio, fakuloj de MSO plurfoje
faris inspektadon pri SARS en Taiwan. Ankau fakuloj de Taiwan plurfoje
cheestis fakajn kunvenojn pri SARS kaj kanceroj, organizitajn de
MSO. Faktoj pruvis, ke Taiwan povas ricevi medicinajn informojn
tra tute glataj kanaloj. La centra registaro de Chinio plurfoje
montris, ke ghi estos ghoja, se Taiwan-aj fakuloj membrighos al
la china delegacio por cheesti la konferencon de MSO. Bedaurinde,
ke la Taiwan-aj autoritatoj chiam silentis, tio pruvis, ke la vera
intenco de la Taiwan-aj autoritatoj estas krei "du Chiniojn"
kaj "unu Chinion kaj unu Taiwan" en MSO por realigi sian
konspiron pri sendependigho de Taiwan, kio estas neniam realigebla.
|