     La 
              11-an de majo, brita reghino Elizabeth la Dua akceptis en Buckingham-palaco 
              chinan chefministron Wen Jiabao vizitantan Brition. La du gvidantoj 
              faris intiman kaj amikan interparolon. 
                Wen 
              Jiabao transdonis bondezirojn de china prezidanto Hu Jintao al la 
              brita reghino. Li diris, ke shia reghina moshto vizitis Chinion 
              en 1986 la unua kiel la brita shtatestro kaj per tio faris gravan 
              kontribuon al disvolvo de la interrilatoj inter Chinio kaj Britio 
              kaj akcelo de la reciproka kompreno kaj amikeco de la du popoloj. 
              Li diris, ke Chinio admiras la penadon de shia reghina moshto kaj 
              la brita regha familio por akceli la dulandajn rilatojn. 
                Wen 
              Jiabao diris, ke chi-foje, kiam li vizitis Brition, la du landoj 
              publikigis komunan deklaron kaj decidis fondi kompletajn strategiajn 
              partnerajn rilatojn. La du registaroj decidis gravajn kampojn, en 
              kiuj la du landoj devas intensigi sian kunlaboron. La ekonomi-komercaj 
              rilatoj inter la du landoj disvolvighis rapide kaj nun ili farighis 
              gravaj kunlaboraj partneroj. La duflanka komerca valoro kaj monsumo 
              investita de la britoj en Chinio okupas rimarkindan lokon inter 
              la landoj de Europa Unio. Nun inter la du landoj ne estas nesolvita 
              problemo kaj estas nur komunaj interesoj kaj solida bazo por kunlaboro, 
              tial la du flankoj devas fari kunan penadon por pluapashe disvolvi 
              kunlaboron en edukado, sciencoj kaj tekniko kaj kulturo. 
                La 
              brita reghino petis la chinan chefministron transdoni shiajn bondezirojn 
              al prezidanto Hu. Shi diris, ke nun la rilatoj inter la du landoj 
              estas bonaj, la ekonomi-komerca kunlaboro estas intima kaj ankau 
              homoj ofte intervizitas. Nun multe da elstaraj chinaj junuloj studas 
              en Britio, kio tre utilas al la dulandaj rilatoj. Shi deziris, ke 
              la du landoj daure dilatu la intershanghon kaj kunlaboron sur chiuj 
              kampoj. 
               
              
               
             |