Unua-pagho >> Aktualajhoj


Reunuigi Chinion per legha rimedo

    Posttagmeze de la 12-a de majo la Oficejo pri Taiwan-aj Aferoj sub la Shtata Konsilantaro de Chinio okazigis gazetaran konferencon, kie ghia proparolanto Li Weiyi reasertis, ke ne estas paca kaj stabila situacio ambauflanke de la markolo, se la Taiwan-aj autoritatoj ne agnoskas la principon pri unu Chinio.

    Li Weiyi diris, ke kiam chefministro Wen Jiabao vizitis Brition, li proponis, ke la cheftero de Chinio ellaboru leghon pri reunuigo de la patrio. Realigi la kompletan reunuighon de la patrio estas sincera aspiro, sankta misio kaj komuna deziro de la tutlanda popolo, kompreneble inkluzive tiun de Taiwan kaj transmarajn chinajn elmigrintojn. La china registaro donos grandan atenton al tio kaj alprenos tiun rimedon.

    Koncerne la absurdajhojn de Chen Shuibian pri promocio de la grupo de interaga framo por paco kaj stabileco ambauflanke de la markolo al komitato cele formi pacan kaj disvolvan skizon. Li Weiyi diris, ke la Taiwan-aj autoritatoj unuflanke trumpetas la vidpunkton pri sendependigho de Taiwan, t.e. chiuflanke de la markolo estas lando. Chen trumpetas ankau la tiel nomatan sanktan militon kaj propagandas starigon de paca kaj stabila framo ambauflanke de la markolo. Tio estas kompleta trompado al la internacia socio. Sen agnoski la principon pri unu Chinio, la Taiwan-aj autoritatoj neniam havos vere stabilan perspektivon.

    Li Weiyi diris, ke akceli la rektajn navigacion, poshtadon kaj komercadon ambauflanke de la markolo estas konstanta starpunkto de la china registaro, kiu faris senlacan penadon por tiu celo.

    Li Weiyi diris ankau, ke en la pasintaj 4 jaroj Chen Shuibian per siaj propraj agoj kondukis la interrilatojn inter la cheftero kaj Taiwan al danghera loko kaj serioze damaghis la pacon kaj stabilecon de Taiwan-markolo kaj de Azio kaj Pacifiko.

    Li Weiyi emfazis, ke nun chiuj chinoj ambauflanke de la markolo, elmigrintaj chinoj kaj la internacia socio deziras pacan kaj stabilan disvolvighon de la rilatoj ambauflanke de la markolo, kaj ke se Chen Shuibian vere deziras pacon, stabilecon kaj disvolvighon de tiuj rilatoj, li devas senprokraste agnoski la principon pri unu Chinio kaj chesigi aktivadon por sendependigho de Taiwan. Krom tio ne trovighas alia vojo.