Unua-pagho >> Aktualajhoj


Senpaga antivirusa kuracado al pli
ol 7 mil kamparaj aidesuloj

    Aideso disvolvighas rapide en Chinio. Aprile de 2004 en Chinio estis raportitaj 329 kazoj de aidesuloj, el kiuj 44 jam mortis. Zhang Fujie, estro de la fakula grupo kontrau aideso sub la Ministerio de Sano de Chinio, diris al jhurnalisto, ke fine de 2003, 7012 kamparaj aidesuloj ricevis senpagan antivirusan kuracadon.

    Nun Chinio havas 80 mil aidesulojn kaj 760 mil infektitojn de aides-viruso. Epidemia regulo montras, ke sen kombina antivirusa kuracado la averagha vivodauro de la aidesuloj estas nur 1.5-2 jaroj.

    Zhang Fujie diris, ke nun Chinio havas 6 kuracajn projektojn pri kombina antivirusa kuracado. Por tio oni uzas chefe 4 antivirusajn medikamentojn produktitajn de Chinio mem. La kuracistoj elektas el ili lau la konkretaj kondichoj de la aidesuloj.