 La
17-an de majo, la altrangula kunveno de la 27-a Azi-Pacifika Konferenco
de la Nutrajha kaj Agrikultura Organizo de UN inaugurighis en Pekino.
China vicministro de agrikulturo Zhang Baowen diris en la inauguro,
ke la china agrikulturo faris rimarkindan kontribuon al la la grena
sekureco de la mondo.
Zhang
diris, ke en la pasintaj 20 jaroj la china registaro persistis en
reformado kaj pordmalfermo, dank' al kio la china agrikulturo akiris
grandajn sukcesojn. Fine de la 20-a jarcento la nombro de la malrichuloj
de Chinio jam mallevighis de 25% al 3%. Chinio ne nur solvis la
problemon pri nutrajhoj, sed ankau realigis bonhavighon.
 Li
diris, ke Chinio deziras, ke pere de tiu chi konferenco ankau aliaj
landoj de la Azi-Pacifika Regiono kune ghuu la sukcesojn kaj fruktojn
de Chinio kaj kune diskutu pri la strategia vojo por kune disvolvi
agrikulturon.
La
konferenco dauros 5 tagojn. Ghi konsistas el altrangula kaj ministra
kunvenoj. En la konferenco reprezentantoj de la 30 membroj de la
Nutrajha kaj Agrikultura Organizo de UN en la Azi-Pacifika Regiono
faros diskuton kaj intershanghon pri agrikulturo, kampara disvolvigho
kaj grena sekureco en la nomita regiono.
|