Unua-pagho >> Aktualajhoj


Konferenco de MSO vetois la proponon koncernantan Taiwan

    La 17-an de majo la 57-a Konferenco de la Monda San-Organizo (MSO) aprobis la proponon de la mastruma komitato per balotado: 134 balotiloj por, 25 kontrau kaj 2 sindetene. Lau la propono la konferenco de MSO rifuzis enmeti la proponon de Salomonoj kaj kelkaj aliaj landoj inviti Taiwan al la konferenco kiel observanton en la tagordon de la konferenco. La konspiro de la Taiwan-aj autoritatoj sin vicigi en MSO refoje malvenkis.

    Estro de la china delegacio, konstanta vicministro de sano de Chinio Gao Qiang diris, ke inviti Taiwan al la konferenco de MSO ne estas juste, nek konformas al la regulo. La china registaro firme oponas kontrau la Taiwan-aj autoritataoj, kiuj politikigas la problemon de sano kaj konspiras por krei "du Chinioj" kaj "unu Chinio kaj unu Taiwan". La cheftero de Chinio chiam instigas, ke Taiwan faru teknikan intershanghon kaj kunlaboron kun MSO kaj nun estas neniu malfacilo por Taiwan akiri medicinajn informojn.

    Gao Qiang diris ankau, ke la centra registaro de Chinio estos ghoja, se Taiwan-aj fakuloj alighos al la china delegacio por cheesti la konferencon de MSO. La china registaro volontas esplori pri tio, ke per tauga rimedo Taiwan partoprenos la teknikan aktivadon de MSO lau la principo pri unu Chinio, kaj kiam Taiwan petos al la centra registaro pri sia bezono de helpo de MSO, la cheftero certe alprenos pozitivan sintenon.

    Reprezentantoj de Rusio, Irano, Egiptio kaj aliaj 22 landoj faris paroladon en la konferenco. Ili substrekis, ke nur suverenaj landoj rajtas alighi al MSO kaj estas neniu legha bazo, ke Taiwan alighos al MSO, char en la mondo estas nur unu Chinio. Ili firme oponas kontrau la Taiwan-aj autoritatoj, kiuj intencas politikigi la problemon de sano kaj fari splitadon profitante de tiu okazo.

    De post 1997 la Taiwan-aj autoritatoj chiujare instigis al kelkaj landoj fari proponon al la konferenco de MSO koncernantan Taiwan, sed chiufoje ghi estis rifuzita de plejparto de la membroj de MSO. Chi-jare estas la 8-a fojo, ke la Konferenco de MSO vetois proponon koncernantan Taiwan.