Unua-pagho>> Inter Ni>> El la legantoj

Chu komo, chu punkto?

     Mi gratulas vin pro via apero en interreto. Mi legas vian paghon, kiel antaue mi legis EPCh por koni Chinion kaj ghian evoluon. Mi esperas, ke Chinio trovos la plej bonan parton el la komunisma kaj kapitalisma sistemoj.

    Mi bedauras la mankon de belaj fotoj paperaj, kiujn ne povas egali komputilaj bildoj. Mi chiam memoras mian viziton al Chinio en la jaro 1996.

    Post la gratuloj, mi volas ripeti plendon pri afero, kiun vi devas koni, char ne estas la unua fojo, ke mi sendas mesaghon al vi pri tio: Apartigi onajn ciferojn en Esperanto per komo, neniam per punkto. El scienca novajho via mi prenis ekzemplon: "konsistigantaj 12.34% de la totala nombro de ..." Char Esperanto devenas el kontinenta Europo, ne el Anglujo, ghi adoptas komon, tiel ke la frazo estas: "konsistigantaj 12,34% de la totala nombro de ..."

    La konfuzo estas granda por ni chiuj esperantistoj kaj povas kauzi gravajn erarojn, kiam la nombro havas tri ciferojn post la decimala komo. 12,345 %, ekzemple, povus, lau la angla sistemo, erare signifi 12.345 %.

(Jozefo Lunazzi el Brazilo)