Unua-pagho>> Inter Ni>> El la legantoj

Ni rekomendas...

    En la lastaj monatoj ni faris raportojn pri la atako de SARS kaj la reago de la china registaro kaj popolo, kaj ni rekomendu al vi jenajn artikolojn rilate tiun temon:

    La raporto "Anti-SARS-a roboto elfarita" kaj la artikoloj "Urbestro Wang Qishan kaj SARS" kaj "Zhong Nanshan, elstara medicinisto kontrau SARS" konigis politikiston kaj eminentan mediciniston elstare kontribuantajn en la batalo kontrau SARS. "En chambroj de seriozaj SARS-kontaghitoj en Xuanwu-hospitalo de Pekino" estas artikolo kun serio da fotoj pri la batalo kontrau SARS. Akademiano Li Shijun verkis Esperantan poemon inspirite de subita atako de SARS kaj la brava batalo de la china popolo kontrau la malsano.

    Baldau ni aperigos artikolon de flegistino de Haidian-hospitalo de Pekino, kiu partoprenis en la batalo kontrau SARS. La artikolo priskribas kortushajn scenojn de kuna batalo de kuracistoj, flegistinoj kaj SARS-kontaghitoj kontrau la malsano.

    Krome ni prezentos ankau serion da artikoloj pri la herbejoj de la Interna Mongolio: "Koncize pri la Stepo de Interna Mongolio", "Ekspozicio pri protektado de herbejoj", "Stepo, lulilo de la antikva china civilizacio" kaj "Kial degeneris la ekologia sistemo de herbejoj?".

    Ni esperas, ke tiuj artikoloj interesos vin. Viaj kritikoj kaj proponoj estas tre bonvenaj al ni. Dankon.

-- La Red.