Unua-pagho>> Inter Ni>> El la legantoj

Antaudankon pro viaj kontribuajhoj

Estimata samideano,

    Lau petoj de iuj legantoj kaj por detale konigi al vi Pekinon, ni surretigos la 9-an de septembro en nia reta EPCh "Gvidlibro pri Pekino" (www.espero.com.cn/gvidlibro/) kaj "Antikvaj vidindajhoj de Pekino" (www.espero.com.cn/pekino/). La unua temas pri gheneralaj informoj de Pekino, vidindaj lokoj, amuzado, bongustajhoj, butikumado ktp, kaj la dua prezentas chefe bildojn pri antikvaj vidindajhoj de Pekino.

    Ni planas revivigi kelkajn rubrikojn de la antaua papera EPCh: ekz. Originale verkitaj, Fotoj faritaj de e-istoj ktp. Kia estas via opinio, bonvolu montri al ni rete au letere.

    Ni petas vian kunlaboron, dezirante viajn proponojn kaj kontribuajhojn. Multajn dankojn.

    Kun koraj salutoj,

Redakcio de El Popola Chinio