Unua-pagho>> Inter Ni>> Al la legantoj

Viaj reagoj tre bonvenaj

Saluton, estimata samideano,

    En la komenco de marto okazos en Pekino la Dua Sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK) kaj la Dua Sesio de la 10-a China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco (ChPPIK). Pri la sesioj raportos nia reta EPCh <http://www.espero.com.cn/18s/2004-lianghui/lh-index.htm> kaj la retejo <http://www.china.com.cn/esperanto/1733.htm>. Unu el la chefaj programoj de la sesioj estos diskuti raporton pri la registara laboro en 2003 kaj pri aliaj problemoj.

    En la rubriko "Fokusaj temoj" ni aperigos artikolojn tushantajn 10 flankojn plej atentatajn de chinaj popolanoj. Ili estas:

1. multigo de kamparana enspezo
2. malekvilibro de ekonomia disvolvigho kaj diferenco de enspezo inter malsamaj regionoj
3. revizio de la konstitucio
4. profundigi reformadon de la shtataj entreprenoj
5. laborigo kaj relaborigo
6. plue perfektigi la soci-garantian sistemon
7. starigi sistemon kontrau krizo de publika higieno
8. rapideco de la disvolvigho de la china ekonomio en 2004
9. reprosperigo de nordorienta Chinio
10. batalo kontrau korupto

    Nun ni volas scii, chu tiuj temoj estas interesaj por vi. Kion alian vi volas scii pri la sesioj au pri Chinio. Viaj reagoj estos tre utilaj al nia laboro. Bonvolu skribi al ni: <elpc@china.com> au <epc@china-report.com>.

    Antaudankon pro via kunlaboro!

Redakcio de El Popola Chinio