Unua-pagho>> Inter Ni>> El la legantoj

Gratuloj pro alta protektanteco de la 89-a UK

    En la 12-a de januaro de 2004 la China Esperanto-Ligo okazigis la unuan gazetaran konferencon en la Informa Oficejo de la Shtata Konsilantaro, kie oni anoncis, ke Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso, farighis alta protektanto de la 89-a UK. Jhurnalistoj el pli 40 amaskomunikiloj partoprenis la konferencon. La reto de la Xinhua-a Novajh-agentejo (www.xinhuanet.com) kaj China Interreta Informa Centro (www.china.org.cn ) faris simultanan raportadon, ankau la China Centra Televida Stacio, Pekina Televida Stacio k.s. raportis la konferencon. El Popola Chinio surretigis artikolojn pri la konferenco. En la lastaj tagoj la redakcio de El Popola Chinio ricevis gratulajn retleterojn el Kroatio, Austrio, Usono, Belgio, Israelo, Kubo, Italio, Brazilo, Francio, Azerbajghano k.a. Ili montras sian dankon kaj gratulon al Wu Bangguo kaj la China Esperanto-Ligo.

    Humphrey Tonkin, vicprezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA) gratulas al ni, ke Wu Bangguo farighis alta protektanto de la 89-a UK. Osmo Buller, kiu en aprilo enpostenighos kiel ghenerala direktoro de la Centra Oficejo de UEA, skribis al ni: "Mi gratulas vin, ke vi sukcesis varbi tiel eminentan Altan Protektanton! Li donos multe da prestigho al nia kongreso. Mi ankorau sendos apartan gratulmesajhon pri tiu chi afero."

    Jene estas pecoj el la gratulaj leteroj:

    Koran dankon al prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso ke li akceptis altan protektantecon de Universala Kongreso de Esperanto en Chinio.

    Korajn gratulojn al China Esperanto-Ligo por la laboro.

Kroata Esperanto-Ligo
Spomenka Stimec

    Kiel konstanta auskultanto de la Esperanto-elsendoj de China Radio Internacia -- nun ankau per http://radioarkivo.org audebla -- mi jam estas informita pri la sukceso gajni s-ron Wu Bangguo kiel altan protektanton, sed nur per via skriba informo mi nun povas ghuste skribi la nomon de la prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso.

    Gratulon pro tio, ke s-ro Wu Bangguo estas la alta protektanto de la 89-a UK!

    Ghis revido en Pekino!

    Amike

Leopold Patek, kongresnumero 515 (Austrio)

    Tio, ke s-ro Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso, estos alta protektanto de la 89-a UK, estas signo de tio, ke gvidantoj de Chinio aprezas la signifon de Esperanto por la internacia komprenigho. Gratulon al chinaj esperantistoj pro la bonega preparado de la epokfara Universala Kongreso!

Boris Kolker (Usono)

    Estimataj gesamideanoj,

    Mi kore gratulas vin pro la arangho de tia vasta gazetara konferenco en kiu cheestis tiom multe da raportistoj.

    Estas granda honoro, ne nur por la chinaj samideanoj, sed nepre ankau por chiuj UK-partoprenontoj, ke tri altestimataj personoj de via registaro protektos kaj honorigos la 89-an UK-on. La grandega Chinio montros al la tuta mondo grandegan Esperanto-kongreson! Gratulojn kaj dankojn!

Raymond Wylleman (Belgio)

    Karegaj geamikoj el Chinio,

    Unue mi deziras gratuli s-ron Wu Bangguo pro lia donado de alta protektado al la 89-a Universala Kongreso en Pekino.

    Samtempe mi gratulas chiujn kiuj kunlaboras en la organizado de tiu kongreso, inkluzive de la redakcio de El Popola Chinio, pro la oficiala honoro kiun ili ricevis fare de la prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Chinio.

    Amike kaj E-sente,

Gian Piero Savio (Israelo)

    Karaj samideanoj,

    Kun ghojo mi ricevis la novajhon kun la nomo de la Alta Protektanto de la 89-a UK. Chinio nuntempe antauenpashas en multaj sferoj kaj fakoj de la homa vivo, kaj laste mi legis pri la satelitaj programoj kaj agado.

    Mi tute certas, ke la E-kongreso estos sukcesa!

    Elkorajn gratulojn.

    Samideane kaj amike,

Norberto Diaz Guevara (Kubo)

    Karaj chinaj gesamideanoj,

    Mi dankas pro la informo kaj kore gratulas pri la prestigha gazetara konferenco.

    Samtempe, mi informas ke jam 4 gesamideanoj el nia urbo Padova (Italio) alighis al kongreso. Mi vin dankas por la venontaj informoj.

Giancarlo Rinaldo (Italio)

    Al s-anoj en Chinio ni dankas pro la informoj pri la 89-a UK Sukceson kaj gratulojn al Moshto S-ro Wu Bangguo.

Mauricio Monken Gomes (Brazilo)

    Mi dankas s-ron Wu Bangguo ke li volas esti la alta protektanto de la 89-a UK en Pekino.

Familie Rau (Belgio)

    Viaj paghoj pri la venonta UK estas gratulindaj pro sia bona prezentado kaj sia granda intereso.

    La raporto pri la gazetara konferenco antau la 89-a UK montras al ni ke viaj eminentaj apogantoj de tiu kongreso kaj viaj gazetaraj reprezentantoj ghuste taksas la rolon de Esperanto por via lando kaj por la internacia kunlaboro de popoloj, do por la paco. Mi sincere gratulas vin kaj petas vin transdoni miajn dankojn al tiuj responsuloj kaj jhurnalistoj kiuj tiel bone komprenas la humanisman rolon de Esperanto por krei pli ghustan ordon en la mondo kie homoj estos lingve egalaj en internaciaj rilatoj, dum ili konservos kaj pli bone konigos sian propran lingvon kaj kulturon.

    Sub tiaj auspicioj mi do povas fide deziri al nia 89-a Kongreso en Pekino plej grandan sukceson kaj plej grandan ehhon ne nur en la china gazetaro sed ankau en la tutmondaj komunikrimedoj. Mi jam alighis al via kongreso kaj esperas ke mia sanstato ebligos al mi realigi mian nunan revon, esti sufiche sana por efektivigi mian sesan viziton al via kara lando por revidi karajn geamikojn kaj certe denove miri pri novaj progresoj. Chiam kun penso pri mia forpasinta amiko Ivan Ko, kiun ankau vi certe ne forgesas.

    Plej amike kaj danke via,

Maurice Sujet (Francio)

    Ni tre ghojas audi, ke s-ro Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Chinio farighis alta protektanto de la 89-a Universala Kongreso.

    Ni kaj la Studocentro Kvinpetalo sendas al vi sincerajn gratulojn kaj deziras al la 89-a UK enorman sukceson.

    Kore salutas

Johano kaj Helga Rapley (Francio)

    Mi gratulas vin okaze de Alta protektanteco de UK

Shaig Bahram oglu Mammadov,
Prezidanto de Azerbajghana Esperanto-Asocio