Unua-pagho>> Inter Ni>> El la legantoj

Reago al la raporto pri TPK kaj ChPPIK (I)

VIKTOR GALESKI (Makedonio):

Estimataj samideanoj,

    Por mi aparte interesaj estas "laborigo kaj relaborigo" kaj "batalo kontrau korupto".

    Eble povus interesi temoj ligitaj kun epidemioj (malsanoj), kiuj atakis Chinion kaj najbarajn landojn, batalo kontrau ili, sukceso kaj kauzoj (cirkonstancoj) por ilia aperigo; char ni malmulte ricevis informojn en unua mano pri tiuj aferoj, ofte tio estas nur redakciaj informoj (malgrandaj) de nordamerikaj informiloj.

    Krome, interesa temo estas kiamaniere en Chinio la popolo konservas siajn tradiciojn (kutimoj, vivmaniero) en la tempo de amerika ekspansio (kun siaj produktoj, reklamoj, vivmaniero, teknologio). Chu nun vi ne havas usonajn (gejunulajn) chinojn, kiuj ofte pli respektas auton, komputilon kaj kokakolon ol biciklon, libron kaj teon... Kion faras la shtato por konservado de origina china vivo kaj filozofio de la vivo (respekto al malnovaj tradicioj, maljunuloj, gepatroj, kulturo).

JAMES REZENDE PITON (Brazilo):

    Ne aparte interesas min la politikaj kaj ekonomiaj temoj, sed mi plensubtenas la aplikon de Esperanto al chiuj temoj, kaj laudas la laboron de EPCh transdoni tiujn informojn per la internacia lingvo.

FRANCISKO HOSE' (Hispanio):

    Min interesas jenaj temoj: multigo de kamparana enspezo, revizio de la konstitucio, rapideco de la disvolvigho de la china ekonomio en 2004, reprosperigo de nordorienta Chinio kaj starigo de sistemo kontrau krizo de publika higieno.