Unua-pagho>> Inter Ni>> El la legantoj

Reago al la raporto pri TPK kaj ChPPIK (II)

Eugeno S. P. (Uzbekio):

    Multajn homojn sur la tero interesas la vivo en Chinio kaj agado de la china popolo gvidata de la registaro kaj komunista partio. Min multe interesas utiligado de Esperanto en normalaj homaj internaciaj rilatoj. Mi scias, ke Esperanto preskau ne estas uzata en oficiala internacia agado, kvankam la lingvo estas preta priservi tion kaj vi scias pri tio pli bone ol mi.

Pol Denis (Francio):

    Tre interesis min via dokumento pri specifa atento far la shtato, ekde nun, donata al la situacio de agrokulturo en via lando kaj speciale al la problemo de greno-produktado... Tiuteme, vi ne aludis la "problemon", kiu che ni en "Okcidento" kauzas seriozan polemikon, chefe kun Usono... Tio koncernas la uzon de grenoj ellaboritaj per la tiel nomata "transgen-sistemo"... Iu "skolo" preferas flanke lasi la aferon, opiniante ke nutrado de la homaro dependas de la kvanto da disponeblaj cerealoj, ech se ili kreskas "dank' al" la uzo de la cititaj grenoj, dum alia "skolo" avertas pri la eventuala danghero, kiun tiuj cerealoj au plantoj prezentus dum homa nutrado... Chu en Chinio sciencistoj pri agrokulturo studas la aferon?

Guido Hernandez Marin (Kostariko):

Saluton, karaj samideanoj de EPCh,

    Dankon pro la sendado de viaj tre interesaj artikoloj. Chiam estas bonvenaj viaj mesaghoj.

Raymond Wylleman (Belgio):

    Mi tute fidas la agadon de la china registaro favore al la kamparanoj (same kiel al la tuta china loghantaro).

Ermigi Rodari (Italio):

    Mi legis du artikolojn, kies enhavo estas plena de pozitivaj intencoj, kaj mi esperas, ke tiuj elektoj donos bonajn rezultojn.

    Bondezirojn kaj korajn salutojn.