Unua-pagho>> Inter Ni>> El la legantoj

Reago al la raporto pri TPK kaj ChPPIK (III)

Donald J. Harlow (Usono):

    Mi esperas, ke post nelonge vi aperigos novajn artikolojn pri la perspektivo de la china kosmoesplorada programo.

Shaig Shaig (Azerbajghano):

    Mi tre alte taksas la pashojn de la china registaro por faciligi la vivon de chinaj kamparanoj. Tamen mi ne rimarkis en la artikoloj pri greno la vorton "scienco" kaj konsilus al vi uzi, ekzemple, azerbajghanan rezulton de scienca laboro -- kreskigi novan grenherbon "multkapan", pli multe rikoltan -- kaj china sciencaro kontaktighu kun azerbajghana sciencaro pri detaloj.