"Mi
interesighas pri la kongreso"
Iuj
legantoj esprimas iliajn volojn scii pri la reprezentantoj,
enhavo, raporto kaj decido de la kongreso. Jen iliaj tekstoj.
R. SARTOR
(Argentino):
Mi
iom legis pri la Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio
de Chinio, kiu okazas post 5 jaroj, kaj ghin partoprenas miloj
da delegitoj por auskulti la oficiala raporton pri la stato
de Chinio. Mi tre interesighas pri la afero, char oni elektos
novajn autoritatajn estrojn. Tio signifas, ke estos shanghoj
eble en la tuta politiko de Chinio. En jhurnaloj mi trovis
informojn. Sed char mi interesighas pri Chinio, mi legos plu
en la reto.
KALLE KNIIVILA
(Svedio):
Kiel
oni elektis la delegitojn, kiuj decidas kiajn proponojn la
kongreso diskutu, chu la delegitoj povas mem proponi diskuttemojn,
kaj chu la decidoj de la kongreso estas devigaj por la registaro?
RAFAEL DESPRADEL
(Dominika Respubliko):
Mi
tre shatus scii, pri kio ghi temas, kion vi faras dum la
kongreso kaj kiom da homoj partoprenas ghin.
SYOZI KEIKO
(Japanio):
Mi
volas scii chefajn diskuttemojn kaj la rezultojn.
GIANFRANCO TOMBA
(Italio):
Interesas
al mi scii pri via vidpunkto rilate al chio, kio okazas.
LEE
JUNG-KEE (Koreio):
Mi
volas scii pri la nova gvidsistemo kaj estonta politiko de
Chinio.
KIM RIBEIRO
(Brazilo):
Mi ne konas la Komunistan Partion
de Chinio kaj legis infomon pri la kongreso en la reto. Mi
volas scii, kion oni diskutos dum la kongreso.
VLADIMIR LEBEDEV (Rusio):
Mi
legas informon pri la kongreso nur per TV kaj volas scii la
raporton de la prezidanto en Esperanto.
MAURICE SUJET
(Francio):
Mi
unue konatighis kun la 16-a Tutlanda Kongreso per legado de
artikolo en la surretaj paghoj de El Popola Chinio, kaj poste
trovis mencion pri ghi en francaj gazetoj. Char ekzistas multaj
lingvoj en Chinio apud "putong-hua" mi shatus scii,
chu chiuj delegitoj sin esprimas en tiu lingvo au chu delegitoj
povas ankau uzi sian naciminoritatan lingvon? Au chu chiuj
perfekte regas "putong-hua"-n. Se pluraj lingvoj
estas uzataj, sub kiu formo estas organizataj la necesaj tradukoj?
Antau du jaroj mi legis kun granda intereso, ke la gazetaraj
konferencoj de chinaj responsuloj okazos nur en la china lingo,
kaj ne plu en la angla lingvo. Chu tiu logika decido estis
reale efektivigita. Kiel reagis la angloparolantoj je tiu
decido? Same chu la rezolucioj, komunikoj au decidoj de tiu
16-a kongreso estas prezentitaj al la internacia jhurnalistaro
nur en la china lingvo?
JAWAID EAHSAN
(Pakistano):
Mi
volas scii pri la raporto kaj decidoj de la kongreso.
MARA TIMERMANE
(Latvio):
Sendu
informojn pri la kongreso.
SONJA PETROVIC
(Jugoslavio):
Chu
partoprenis ankau gejunuloj kaj eksterlandanoj? Bonan kongreson!
SHAIG BAHRAMOGLU
(Azerbajghano):
Mi
gratulas la tutan chinan popolon okaze de la malfermo de komunista
kongreso kaj deziras fruktodonan laboron al ghi. Mi volas
scii pri ghia programo precipe en sfero de defendo de ekologio.
PAWEL JANOWCZYK
(Pollando):
Mi
scias pri la kongreso. Bonvolu sendi al mi chiujn aktualajn
informojn.
ZORAN CIRIC (Jugoslavio):
Estus
interesaj finaj kongresaj konkludoj kaj planoj por estonta
laboro de KPCh. Do, kion oni planas fari en la estonta periodo,
ghis venonta kongreso. Krome, chu la kongresoj okazadas chiujare
au je iom pli longa periodo, ekz. chiun duan jaron?
KATALIN
(Austrio):
Mi
volas scii pri la diskutataj temoj, debatoj, opinioj de diversaj
provincoj ktp.
HANS JAEGER (Germanio):
Chu
la kongreso okazas chiujare? Chu nur partianoj povas partopreni?
HASZPRA
OTTO (Hungario):
Mi
volas scii decidojn de la kongreso.
DAVID PARDUE
(Usono):
Interesas
min ekscii pri ghiaj decidoj same pri la elekto de novaj reprezentantoj
(el kiuj provincoj/regionoj ili venas) ktp.
RICARDO CARRILLO
(Kolombio):
Mi
volas kiel eble plej multe scii la informon pri la kongreso,
kion vi povas sendi al mi.
IRENEUSZ BOBRZAK
(Pollando):
Mi
volonte akceptos informojn de vi.
GRADIMIR KRAGIC
(Resp. Srpska de Bosnio kaj Hercegovino):
Mi
scias pri la Komunista Partio de Chinio. Pri la Tutlanda Kongreso
de la Komunista Partio de Chinio mi audis per radio kaj televidaj
stacioj sed bedaurinde mallonge. Mi deziras scii pri rezultoj
de tiu kongreso precipe pri findokumentoj, rezolucioj, pri
programo kaj similaj findokumentoj.
MAURICIO MONKEN
GOMES (Brazilo):
Mi
shatus koni, kiel organizi la regpovon en Chinio; chu la "globigho"
helpis por okazigo de iu ajn modifo de la reguloj politikaj,
chu la mezklaso socia plibonighis pro ghi? Chu vi ekvidas
eblecon, ke la popolo elektos la registaron per balotado?
Pri Tibeto, chu vi vidas iun ajn eblecon permesi budhan movadon
estonte, au ne? Amikoj miaj deziras scii "kion"
oni pridiskutis dum la kongreso.
|