"Estas
tre pozitive la shanghighoj de Chinio"
Pere
de multjara legado de la papera revuo "El Popola Chinio",
korespondado kun chinaj esperantistoj, kaj vojagho al Chinio,
la legantoj sciis la shanghighon de Chinio en la pasintaj
20 jaroj kaj laudas pri tio.
LEE CHONG-YEONG
(Koreio):
Estas
tre pozitive la shanghighoj de Chinio en la pasintaj 20 jaroj.
Ne same de la antaua Sovieta Unio, Chinio bone kaj en orde
evoluighas al merkata ekonomio tre sukcese. Mi antauvidas,
ke ene de 20 jaroj Chinio povus esti la plej granda ekonomio
en la mondo, se nuna evoluo kontinuas. Sed aliflanke, aperos
multaj malordoj, rezulte de tiel rapida evoluo. Multaj chinoj
ne povos kunakordigi kun tiel rapida evoluo. Tio kondukos
socian konfuzon kaj konfliktojn kontrau multaj richuloj, kiuj
rapide akumulis la richecon. La china registaro devas harmonie
solvi la problemon. Al Koreio, ghis nun Usono estis la plej
granda ekonomia partnero, kun kiu chirkau 1/3 de la tuta eksportado/enportado
fluis. Sed chi-jare Chinio farighis la plej granda ekonomia
partnero, kiu okupis 23% de la korea eksportado (22% al Usono).
Tiu rilato pligrandighos. Pro tio glata kaj harmonia disvolvigho
de la china ekonomio havas gravan signifon al la korea ekonomio.
La glata kaj harmonia disvolvigho de Chinio estas deziro de
chiuj koreoj.
BORIS KOLKER
(Usono):
La
shanghighoj de Chinio en la pasintaj 20 jaroj estas forte
impresitaj pro tio, ke chinaj varoj (precipe, vestoj, shuoj
kaj komputilaj partoj) konkeris la usonan merkaton. Kvankam
tio shajnas nekredebla, tio estas fakto. Do mi certas, ke
baldau Chinio farighos unu el la chefaj industriaj regnoj
de la mondo. Mi esperas, ke ankau la vivnivelo de la ordinara
chino plu kreskos; ke chinoj havos eblon vaste uzi interreton
kaj vojaghi al eksterlando; ke Chinio farighos unu el la chefaj
promociantoj de Esperanto en la mondo.
GRADIMIR KRAGIC (Resp. Srpska de Bosnio kaj Hercegovino):
Vere
min impresas la shanghoj en Chinio. Kiel la plej granda lando
Chinio estas nun tre moderna lando malgrau ke Chinio ne estas
kapitalisma lando. Chinio havas helan estontecon. Bravo! kaj
Chinio iru antauen.
REMY SPROELANTS
(Belgio):
Gratulojn
por via tre belaj ttt-ejoj <http://www.espero.com.cn>
kaj la retejo
<http://www.16da.org.cn/world/world-16/index.htm>,
speciale la artikolo "Prosperas privataj entreprenoj
en Chinio". Mi chefe interesas la tre grandajn komercajn
eblecojn kaj merkatojn en via granda, bela lando, kion mi
bedaurinde ne konas ankorau. Mi volas scii, chu la kongreso
volas malfermi chi tiujn merkatojn.
CARLOS PEREIRA
(Brazilo):
Chinio
farighas ekonomie kaj politike pli forta. En Brazilo oni tre
ofte citas Chinion kiel ekzemplon de prospero.
|