Unua-pagho>> Inter Ni>> El la legantoj

Estas tre pozitive la shanghighoj de Chinio
--- Reago al la raporto pri la 16-a Tutlanda Kongreso de KPCh

"Esperante, ke la rezultoj de tiu kongreso estos fruktodonaj unue por chiuj chinoj, due por la tuta mondo"

    Multaj legantoj atentas pri la sinteno de la china registaro al internaciaj aferoj kaj volas scii, chu la kongreso diskutas problemojn internaciajn. Ili esperas, ke Chinio ludos gravan rolon en internaciaj aferoj.

LEOPOLD PATEK (Austrio):

    Mi scias pri la Komunista Partio de Chinio kaj ghia tutlanda kongreso pere de la China Radio Internacia k.a. En Austrio la taggazetoj raportas pri la kongreso. Mi volas scii, chu KPCh pritraktas ankau la problemon, kion faris la usonangla lingvo al la partio? Niaj taggazetoj raportas, ke nun pli da chinoj lernas la usonanglan lingvon kaj tio estas granda danghero por KPCh.

NANBA SYOZI (Japanio):

    Mi legas informojn pri la kongreso per chiuj tagjhurnaloj kaj televidoj. La rolo de Chinio kiel shtato por haltigi novan militon al Irako, kaj por sennukleigo de Azio, en urgha kazo, de la korea duoninsulo, estas granda, kaj rolo kaj respondeco de la reganta partio estas tre granda. En tiu senco, mi esperas speciale scii pri ties politiko al tiuj demandoj.

NIKOLA RASIC (Nederlando):

    Mi deziras, ke la kongreso faru bonegajn decidojn por la china estonteco. Estus bone se ghi ankau decidus reeldoni EPCh en papera formo kaj enkondukus Esperanton por internaciaj rilatoj. Mi havis brilajn spertojn kun la esperantistoj, sed apenau povis komprenighi per la angla. La angla simple ne funkcias, Esperanto jes ja.

ROY MCCOY (Usono):

    Persone, mi volas scii, kion la kongreso diros au faros pri la venonta invado al Irako fare de Usono. Kiel esperantisto, mi interesighas pri tio, kion ghi eventuale faros lingve, specife rilate al internacia planlingvo.

CARLOS PEREIRA (Brazilo):

    Chinio devus ekhavi pli sendependan politikon, char ghi estas tre grava lando. Mi esperas, ke Chinio pli kaj pli progresos.

GIANFRANCO TOMBA (Italio):

    Mi esperas, ke la rezultoj de tiu kongreso estos fruktodonaj unue por chiuj chinoj, due por la tuta mondo, kaj tion mi bondeziras al vi (al ni)!

RAYMOND WYLLEMAN (Belgio):

    Mi deziras al ghiaj gvidantoj dauran agadon por realigi Chinan Respublikon bonfartan en nia mondo tro direktita al mona povo pro la kapitalismaj fortegoj.

DON HARLOW (Usono):

    Vespere de la 8-a de novembro, rigardante la televidon, mi trovis ian prezenteton pri ghi che iu kablo-kanalo (preskau nekonata). Mi renkontas multajn chinojn en Usono, kiuj venis chi tien por klerighi je la universitata nivelo, kaj poste decidis resti en Usono kaj labori chi tie. Chu oni parolos pri metodoj por instigi al tiaj homoj resti en Chinio, tial ke la lando ne perdu iliajn kapablojn? Mi ankau havas intereson pri la kosmoesplora programo, kaj volas scii, chu oni parolos pri ghia pluiro. Precipe, chu oni decidos, ke baldau flugos iu "tajkonauto".

HENRI MASSON (Francio):

    Kion ghi decidos pri la estonta enlanda kaj eksterlanda politiko? Aparte interesas min la lingva politiko. Mi pensas, ke kushas granda danghero en la fakto, ke la rigardo de multaj Chinoj turnighas al okcidenta (au ech usona) vivmaniero kaj ke farighas modo hhirurgie operaciigi sin por aspekti kiel okcidentanoj. La kreskanta uzo de la angla lingvo kondukas al tia degenerigho kaj devojigho unue mensa kaj poste politika. La politikaj instancoj devas nepre funde esplori la demandon pri la internacia lingva politiko ekster la kutimaj skemoj.

KENT JONES (Usono):

    Estas mia espero, ke aviada sekureco per plibonigo de la normaj aviadaj frazoj inter pilotoj kaj surteraj registoj estu temo de via kongreso. Grava difekto en la nunaj frazoj estas la uzado de la primitivaj usonaj mezurunuoj, anstatau la scienca metra sistemo. Taugus protesti al la china instanco pri aviado.

RUBEN FELDMAN GONZALEZ (Meksikio):

    Kion la kongreso rekomendas rilate al la subita kreskado de internacia fashismo? Chu la ekonomia kreskado de Chinio povos dauri post dek jaroj? Chu Esperanto, kiel dua lingvo por chiu homo de la mondo lernebla en 50 horoj, estos pritraktata en chi tiu kongreso?

KURUCZ GEZA (Hungario):

    Mi legis pri via kongreso kaj en la centra jhurnalo de Hungario kaj en la chefa kanalo de nia televido. Min kiel eksterlandanon interesas precipe la decidoj, kiuj influas la tutmondan politikon. Mi esperas, ke la vivo de china popolo farighos pli kaj pli prospera kaj ke la Chinio restos solida bazo de tutmonda paco kaj komprenemo kaj toleremo.