Unua-pagho>> Inter Ni>> El la legantoj

Estas tre pozitive la shanghighoj de Chinio
--- Reago al la raporto pri la 16-a Tutlanda Kongreso de KPCh

"Estas mirinde, ke la Komunista Partio de Chinio povas esti tiel fleksebla!"

    Iuj legantoj atentas la estontan evoluon de Chinio kaj esprimas siajn opiniojn pri tio.

LEE CHONG-YEONG (Koreio):

    Estas mirinde, ke la Komunista Partio de China povas esti tiel fleksebla! De "la partio por proletario kaj klasbatalo" al "la partio por chiu popolo kaj harmonio", KPCh tre sukcese evoluighas. Mi forte opinias, ke la laugrada evoluo sen socia kaj ekonomia hhaoso estas bona ekzemplo kiel sukcese transformighi en la socialisman merkatan sistemon. Tio estas ghusta direkto, kiun, mi esperas, ke Norda Koreio ankau lernos kaj disvolvighos simile. Shajnas ke la nova 4-a generacia gvidantaro de Chinio estas bone elektita por gvidi la chinan popolon al la celita direkto. La teorio de la tri reprezentoj ludas bazan rolon en la venonta disvolvigho. Sed la eksterlandanoj rigardas atente kiel Chinio traktas agrikulturistojn (terkulturistojn). Rapida ekonomia disvolvigho pliigas la malsimilecon de la vivnivelo inter vilaghoj kaj urboj. Tio altiras enfluon de amaso da terkulturistoj al urboj, kreinte multajn senokupulojn kaj socian hhaoson. Kiel solvi la problemon de senokupuloj, kiel trakti dupolusighaj problemoj de plirichigo kaj malplirichigo, tiuj estas la defioj, kiujn la nova gvidantaro devas alfronti.

MAURICE SUJET (Francio):

    Kun granda intereso mi legis viajn paghojn en Esperanto okaze de la renovigo de la gvidantaro de KPCh. Ili estas bonege prezentitaj kaj ebligis al mi pli bone koni la politikan pozicion de Chinio. Certe la pli juna agho de la nova chefgvidanto donos novan elanon al la modernigo de Chinio, kiu nun estas jam konata de la tuta mondo, sed aparte de la esperantistoj dank' al viaj konstantaj publikajhoj, inter ili dank' al la multege shatata revuo El Popola Chinio, kiun mi abonis de la unua numero, kaj kiu elstare kontribuis al prezenti la eksterordinaran evoluon de Chinio sur la vojo de modernigo. Via revuo montris la novan vizaghon de Chinio, ne nur al la esperantistoj sed ankau al multaj aliaj, char ghia kvalito faris, ke ni fieris montri ghin al personoj, kiuj ghis tiam ne interesighis pri Chinio au ech havis antaujughojn. Vi kontribuis ankau al konigo de via lando al tiuj personoj.

MIROSLAV MALOVEC (Chehhio):

    En la chehha televido mi audis, ke estis elektita tre juna partia gvidantaro kaj estis vochdone decidita, ke ech malgrandaj entreprenistoj povas farighi partianoj. En tio la jhurnalistoj vidas signalon, ke Chinio malfermighas al la mondo. Junaj homoj kutime venas kun novaj ideoj, kaj se tiuj ideoj pravighas, la junuloj tenas ilin ghis sia maljunigho, kiam devas veni novaj junuloj, por shovi la aferojn denove antauen. Ankau en nia E-movado en Chehhio estas simila problemo kaj ni atendas junulojn, kiuj havus bonajn ideojn kaj forton ilin realigi. Dume ni klopodas formi en la interreto mondon de Esperanta kulturo, kiu povus allogi la gejunulojn kaj provoki ilin al agoj.

JENNIFER BISHOP (Australio):

    Nome de la Australia Esperanto-Asocio, mi multe dankas la interesan informon pri 16-a Kongreso de KPCh. Ni gratulas al la nova Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komtato de KPCh kun Ghenerala Sekretario Hu Jintao kaj al chiuj, kiuj certigis la trankvilan transdonon de la rimenoj de via grandega popolplena kaj potenca lando. Espereble la nova komitato sukcesos plenumi sian grandiozan planon por ekonomia disvolvigho, malfermigho kaj modernigo de la lando, sed chiam konscios pri la valoro de la homaj rajtoj. Ni esperas ankau, ke Chinio daure ludos gravan rolon en la tutmonda politiko por certigi la konservadon de nia belega planedo kaj la kreadon de daura paco tra la tuta mondo per justa negociado. Multaj australiaj esperantistoj jam antaughuas konatighon kun la lando kaj la popoloj dum UK en Pekino, 2004.

JAMES REZENDE PITON (Brazilo):

    Mi kredas, ke neniu estas pli bona ol Chinio mem por decidi sian vojon, lau siaj propraj kutimoj kaj realo. Okcidentaj richaj landoj ofte volas trudi sian vivstilon kvazau tio estus pinto de la homa evoluo. Mi esperas, ke Oriento kontraustaru kaj ekvilibrigu tion.

HENRI MASSON (Francio):

    Ghenerale mi pensas ke la transiro de Chinio al nova politiko estas bezonata, sed ghi estas ege malfacila kaj delikata afero en tiel grandega kaj multe loghata lando. Certe necesas samtempe granda audaco kaj sagho.

SANTIOAGO ALVAREZ (Kolombio):

    Mi deziras al la menciita kongreso kaj al la nova estraro sukcesojn. Mi deziras kiel chiam la plej bonan por la china popolo.

ANDRES TURRISI (Venezuelo):

    Mi estas certa, ke la decidoj faritaj de via kongreso estas la rezulto de la tradicia china sagho, kaj ne povas esti malpli fruktodonaj por via tuta popolo. La akcepto de ekonomikaj principoj kaj kutimoj praktikataj de aliaj mondopartoj kaj kulturoj faciligos la rilatojn interhomajn, de kio povos rezulti komunaj avantaghoj. Mi deziras al vi la realigon de chiuj viaj celoj kaj intencoj.