Unua-pagho>> Inter Ni>> El la legantoj

Estas tre pozitive la shanghighoj de Chinio
--- Reago al la raporto pri la 16-a Tutlanda Kongreso de KPCh

"Pro via agado multaj gazetoj en la tuta mondo menciis, ke informoj pri la kongreso estas haveblaj en Esperanto."

    La legantoj esprimas al ni dankon pro nia raporto pri la kongreso kaj volon pli multe scii la kongreson pere de nia retejo.

MAURICE SUJET (Francio):

    Gratulojn por viaj paghoj, kiujn mi regule vizitas, same kiel mi auskultas Radio Pekinon en Esperanto. Tiel mi havas veran preskau chiutagan kontakton kun Chinio, kies maljuna civilizacio kaj modernaj rapidaj shanghoj daure interesas min, kiel ghi certe interesas viajn legantojn al kiuj mi sendis vian retadreson.

RO. SARTOR (Argentino):

    En jhurnaloj mi trovis informojn. Sed char mi interesighas pri Chinio, mi legos plu en la reto. Mi ne chiam havas tempon por legi chion en la reto. Sed estas granda shanco por ni havi EPCh kaj China Radio.

JAMES REZENDE PITON (Brazilo):

    Mi tre ghojas, ke Chinio provizis la informojn ankau en Esperanto. Tion mi alte taksis, des pli char mia lingvo (la portugala) ne estis inter tiuj informlingvoj. Chi tiun fakton mi skribis en mia reago al la brita jhurnalo Financial Times, kiu estis unu el la internaciaj gazetoj, kiuj atentigis al la fakto, ke Esperanto estis ofertata kiel informa lingvo de KPCh, kvazau tio estus neeblajho.

HENRI MASSON (Francio):

    Aparte gratulindaj estas la realigantoj de la ttt-ejo de la 16-a Tutlanda Kongreso de la KPCh pro la uzo de Esperanto inter aliaj disvastigitaj lingvoj. Kelkaj gazetoj atentis pri tio en diversaj landoj.

MARITZA GUTIERREZ (Kubo):

    Nome de la redakcio de Radio Havano Kubo en Esperanto mi tre ege dankas viajn informojn pri la okazigo de la kongreso de la KPCh, kio konsistigas bonan manieron informighi pri la nuntempo kaj evoluo de via interesega lando. Mi shatus de tempo al tempo ricevi iun interesan materialon pri la ekonomiaj evoluoj de via lando por utiligi ghin en niaj elsendoj, kaj iom pri movado esperantista china. Anticipan dankon.

E. JAMES LIEBERMAN (Usono):

    Mi salutas vin kore malgrau la fakto, ke ne disponas al mi nun la tempo, tralegi viajn (sendubajn) interesajn raportojn. Mi ghuis la E-Kongreson en Pekino, 1986.

WALLY DU TEMPLE (Kanado):

    Mi multe legis kaj eksciis pri la Kongreso de la Komunista Partio de Chinio. Pro tio mi multe dankas.

ULRICH MATTHIAS (Germanio):

    Kiel esperantisto mi volas danki al vi, ke pro via agado multaj gazetoj en la tuta mondo menciis, ke informoj pri la kongreso estas haveblaj en Esperanto, tiel ke la legantoj rimarkas, ke Esperanto estas vivanta lingvo. Kelkaj naciaj gazetoj rimarkis, ke la retejo de la kongreso aperigas informon en Esperanto: La gazeto "The Straits Times" afable klarigas al siaj legantoj, ke Esperanto estas "la apenau uzata lingvo elpensita kiel tutmonda komuna lingvo."; La granda germana jhurnalo "Freie Presse" ech menciis la ekziston de esperantlingva retejo kiel chefan novajhon pri la kongreso.