Atentataj
ankau aliaj flankoj pri Chinio
Krom
la kongreso, la legantojn interesas ankau aliaj problemoj
pri Chinio. Jenaj estas kelkaj el ili.
HENRI MASSON
(Francio):
Mi ghojus
se vi publikigus dokumentojn pri via iama ministro de Edukado
Cai Yuanpei, kiu tre alte prikonsideris Esperanton. Se ekzistas
tia dokumento sur via ttt-ejo, mi tre volonte diskonigos ghin
kadre de la informservo de SAT-Amikaro (dissendolistoj, "Service
de Presse" en papera kaj interreta versio).
MANFRED WESTERMAYER
(Germanio):
Mi
sendas du demandojn kaj petas pardonon ke ili estas iomete
politikaj:
1.
Kio pri la partoj de Chinio, kie tradicie (antau 80 jaroj)
ne loghis han-etno (au estis malgranda minoritato)?
Vi
eble rememoras, ke mi kaj AVE (Asocio de la Verduloj Esperantistaj)
tendencas kontrau kolonialismo. Lau aliflankaj informoj ni
scias, ke la tradicia china (han-china) tereno estas multe
pli malgranda ol la nuna de la Popola Respubliko. Estus moderna
politiko fari federacion de libervolaj federaj shtatoj simile
kiel tendencas en Europo, ekzemple rilate tibeto, interna
mongolio kaj la okcidenta parto.
2.
Kio pri la arbara politiko? Kio pri importo de ligno el Siberio?
Mi
scias, ke nun Chinio altestimas siajn arbarojn - bone.
Mi
shatus scii, chu Chinio, kiu prenas multe da ligno en Siberio,
respektas la bonan kvaliton de forstista mastrumado. Kaj ankau
ne devas importi de tie tigrojn (k.s.) por tradicia medicino.
Char la protekto de la bioreservejoj (kun plantoj kaj bestoj)
estas tutmonda devo.
3.
Kio pri la uzado de la lignaj bastonetoj?
En
Japanio, kaj lau mia scio ankau en Chinio, multe da ligno
estas uzata por forjhetotaj bastonetoj. Se jes, tio estas
ekologia peko.
4.
Bonfarton!
Vi
montris ke la ekonomia progreso preskau eksplodas, ke oni
ne presas ghin en tro mallarghan kadron de ideologia politiko.
Mi deziras bonan kaj dauran ekonomian evoluighon kaj majstron
de la diversaj problemoj.
5.
Demando pri Norda Koreio:
Lastjare
kaj komence de 2002 mi vizitis la ambasadejon de Demokrata
Respubliko de Koreio en Berlino kaj transdonis ekz-ojn de
Esperanto-kurso en la korea kaj la libron de prof. Lee Chongjeong
pri la evoluigho de la china ekonomio ghis 1989. Mi eksciis,
ke en Dandong okazos la kongreso de la China Esperanto Asocio.
Chu eblas inviti esperantiston en Norda Koreio - au respondeculon
de ilia eduka ministerio - al via kongreso por sperti Esperanton.
La vic-ambasadoro, kun kiu mi parolis, jam scias pri E-o;
kaj mi opinias ke oficiala invito de la China Esperanto-Ligo
eble estus bonvena. Kaj mi revas, ke okaze de la 2004-a UK
partoprenos esperantistoj el ambau Koreioj.
MAGDALENA FEIFICOVA
(Slovakio):
Dankon
por la paghoj, kie mi povis legi iom pri via kongreso. Vi
petis min sciigi al vi mian opinion, do mi faras, sed substrekas,
ke la subaj linioj estas mia persona starpunkto al la temo
el pozicio de nefakulo, kiu preskau tute ne enmiksighas en
politikon.
1.
Treege plachas al mi la ideo, ke se unu trovas rimedojn por
richighi, li/shi ankau transdonas siajn spertojn al aliaj
kaj ili chiuj komune richigas kaj plibonigas ne nur sin mem,
sed ankau sian chirkauantan medion (vilaghon, loghkvartalon);
se mi komparas kun mia lando, kie ofte regas la ideo "se
al mi mortis la kaprino, al la najbaro mortu du", mi
vidas vian konduton denove ege saghan.
2.
Chinion mi vidas kiel la drakon, kiu levas la kapojn chiudirekte.
Mi deziras al vi, ke via lando farighu la lumanta torcho por
la homaro. Mi deziras al vi ankau, ke vi sukcesu kunigi la
plej bonajn ecojn de kapitalismo kaj de socialismo kaj eble
kreu ion tute novan, kio bone funkcios kaj plibonigos chi
mondon plenan de malbono. Kaj mi vere rekomendas elekti tre
serioze el la kapitalismaj ecoj kaj eroj, char ne chio estas
la oro, kio brilas. Ne faru kiel ni, kiuj post la "tenera
revolucio" detruis chion bonan, kion la shtata sistemo
evoluigis dum socialismo, kaj kion kelkfoje ech la kapitalistoj
enviis al ni (ekzemple bonegan lernejan sistemon, sanprizorgadon,
agrikulturon) anstatau ankorau plibonigi tion, kaj kun malfermita
brako akceptis chiujn malbonajhojn de kapitalisma sistemo,
kiel drogojn, krimecon, senlaborecon, ktp.
Karaj
chinaj geamikoj, ghuu vian plibonighantan estantecon kaj gvidu
ghin en brilan estontecon!
|