Unua-pagho>> Inter Ni>> Al la legantoj


Novjara saluto

Karaj legantoj kaj chiuj samideanoj de la mondo,
    En la tuj forpasonta jaro 2002, kiam ni vidas la senprudentan akcenton kaj troan uzadon de la angla lingvo en diversaj kampoj, ni havas chagrenon pro malforteco de nia lingvo Esperanto. Sed kim ni auskultas kaj vidas en amaskomunikiloj la terorajhojn, konfliktojn, homo-mortigojn kaj milito-dangherojn okazantajn preskau chiutage en diversaj lokoj, ni pli ol iam ajn antaue aspiras la belan kaj noblan idealon de Zamenhof. Ghi estas nia celo fora, sed indas por ni klopodi tutvive kaj tutforte.

    En la pasinta unu jaro, chinaj esperantistoj malgrau diversaj malfaciloj persistis en sia agado. Stimulate de la decido de UEA-estraro pri okazigo de UK en Pekino en la jaro 2004, chinaj esperantistoj kun granda fervoro sin jhetas en la preparajn laborojn. Ili per instruado, informado de Esperanto, okazigo de Esperantaj renkontighoj kaj eldonado de libroj kaj revuoj vigligas la chinan Esperanto-movadon. Mi bone konscias niajn malfortajhojn en la movado, tamen mi petas vin chiujn kredi, ke kunlabore kun UEA, chinaj esperantistoj faros sian plej grandan eblon por prezenti al vi enhavorichan kaj gustoplenan kongreson en 2004, certe pli bonan ol tiu de 1986. Kompreneble por tio ni bezonas kaj petas vian alighon kaj kontribuon.

    Por la nova jaro 2003, mi deziras felichon kaj prosperon al nia lingvo Esperanto kaj chiuj membroj de nia verda familio.

    Mi deziras ankau harmonion kaj pacon al la mondo.

Tan Xiuzhu
Prezidanto de China Esperanto-Ligo