Esperanto
estas mirinda lingvo. Dank' al ghi, mi havas mirindan vivon.
 En
la lasta marto mi grimpis Himalajon ghis la alteco de 4000
metroj dum la Himalaja Esperanto-Renkontigho. Dum la 1-a Mongola
Kongreso de Esperanto okazinta en julio 2002, chevalido estis
donacita al mi. Post UK en Fortalezo mi vojaghis al akvofalo
Iguacu. En la 3-a Azia Kongreso de Esperanto en Seulo mi prezidis
kiel prezidanto de la Komisiono de Azia Esperanto-Movado (KAEM).
En
la lasta majo aperis mia kvina Esperanto-libro "Raporto
el Japanio 5", temanta pri diversaj aferoj okazintaj
en la jaro 2001 en Japanio. En tiu chi majo mi volas aperigi
mian sesan libron de la serio. Dank' al Esperanto nun mi estas
verkisto. En oktobro europaj amikoj helpis min kolekti chiujn
96 specojn de euro-moneroj. Kalendaro pri la moneroj estas
tre bele farita kaj bonvenigita.
Tiamaniere,
dank' al Esperanto, novaj kaj mirindaj mondoj sinsekve aperas
antau mi, tamen nur malmultaj homoj spertas tiun mirindajhon.
Estas nia misio disvastigi Esperanton en la mondo kaj por
tio mi volas vian plian kunlaboron. Ni kune laboru por nia
brila estonteco!
(Hori
Yasuo)
|