Unua-pagho>> Inter Ni>> El la legantoj

Reago al la raporto pri SARS (IX)

BORIS KOLKER (Usono):

    Mi ghojas, ke la epidemio de la netipa pneumonio venas al la fino, kaj vi povas reveni al la normala vivoritmo.

    Tio malfermas bonajn perspektivojn por la okzigo de la Universala Kongreso de Esperanto venontjare en Pekino.

    Mi deziras al vi pluajn sukcesojn.

MARA TIMERMANE (Latvio):

    Mi tre ghojas pri la novajhoj kaj volontus ricevi informojn. Mi ja planas veni al UK en Pekino kun ebla grupo.

KIM RIBEIRO (Brazilo):

     Gratulojn! Mi restas felicha kun tiu anonco.