MAURICE
SUJET (Francio):
Mi
daure legas kun granda intereso viajn artikolojn, kies variecon
kaj aktualecon mi tre shatas. Ankorau chi-matene mi rekomentis
vian retejon al du personoj, kiuj deziras viziti Chinion kaj
interesighas pri china kulturo kaj historio.
Viaj
artikoloj pri la netipa pulmito (bona esprimo lau mi por la
SARS malsano) estas aparte interesaj, char ili donas al ni
utilajn informojn pri la evoluo de la infektigho en Chinio
kaj pri la rimedoj urghe uzitaj por limigi kaj redukti la
nombron de malsanuloj, survoje al venko kontrau tiu terure
kontagha malsano. La internacia mobilizo kontrau tiu malsano
estas bona ekzemplo de la necesa kunlaboro inter chiuj landoj
minacataj por protekti la homaron kontrau tiom da minacantaj
malsanoj au katastrofaj naturaj fenomenoj.
Ni
esperu kune, ke landoj eltiros lecionon de tiu batalo kontrau
la kontagha malsano kaj konsciighos finfine, ke la plej urgha
tasko en la mondo estas monda kunlaboro por protekti vivon
kaj sanon de chiuj homoj, kaj ne celi al iu ajn chiam provizora
hegemonio, kiu nur endangherigas la tutan mondon.
Ni
daure agu por ke Esperanto, "ponto inter kulturoj",
kontribuu, kiel vi faras, al pli bona mondo. Ni daure batalu
por ke dank' al ghi, "estu nova kaj pli justa lingva
ordo" lau la vortoj de nia eks-prezidanto de UEA prof.
Lee dum la 2-a Azia Kongreso de Esperanto okazinta en Shanhajo
antau kelkaj jaroj.
|