Unua-pagho>> Inter Ni>> El la legantoj

Reago al la raporto pri SARS (XII)

ANDRZEJ MARSZALKOWSKI (Pollando):
Gratulojn!

SABINE HAUGE (Germanio):

    Finfine do evidentighas, ke SARS tamen ne estas tiel terura danghero, kiel multaj kredis -- tre bone!

    Certe estos interese legi, kiel diversaj homoj spertis la krizan tempon, do mi tre bonvenigas vian planon aperigi tiutemajn artikolojn.

    Chion bonan!

KIM RIBEIRO (Brazilo):

    Mi volas laudi Zhang Shuang pro shia skribado, montrante al ni kiel sentis la chino, tiu homo kiel ni; kaj ankau Wang Baoli pro shiaj kuragho kaj agoj. Mi farighis emociita dum legado, char tie mi trovis ekzemplojn de humaneco. Legindaj artikoloj!