RAFAEL
DESPRADEL (Makedonio):
Mi
jhus legis kelkajn interesajn artikolojn che via retejo "El
Popola Chinio" kaj mi volas gratuli vin pro tiu valora laboro.
"El Popola Chinio" ja estas la fenestro de Chinio al la
Esperanta mondo. Inter la artikoloj, kiuj plej plachis al mi, estas
tiuj de s-ro Zhang Qicheng pri la china lingvo kaj tiuj pri la venonta
UK en via lando.
Pri UK mi havas peton. Mi instruas Esperanton en mia urbo kaj nova
E-kurso komencighos la unuan vendredon de oktobro. Mi volas paroli
al miaj gelernantoj pri la venonta UK en Pekino kaj mi volas ricevi
almenau du oficialajn afishojn de tiujara arangho kaj kelkajn glumarkojn
por disdoni inter ili.
Chu vi povas transdoni tiun peton al la LKK de la kongreso? Ghis
revido kaj denove dankon pro via laboro!
JAWAID
EAHSAN (Pakistano):
Tre bona kaj utila estas via decido kaj shtupo malfermi en la reta
EPCh novan pagharon pri la 89-a Universala Kongreso de Esperanto.
GABRIELA
REYES (Meksikio):
Mi gratulas al vi pro la informoj kaj retpagho!
Mi sendos al miaj geamikoj la bultenon, mi ankorau ne scias chu
mi partoprenos la pekinan UK, sed tutcerte mi deziras al vi bonan
sukceson!
GIANCARLO
RINALDO (Italio):
Mi petas informojn pri la antau- kaj postkongresoj okaze la la kongreso
2004 en Chinio.
BORIS
KOLKER (Usono):
Vian leteron mi tuj diskonigis en mia rondo. Do ne nur mi jam rigardis
vian belan pagharon.
Mi ne dubas, ke vi organizos la Universalan Kongreson perfekte.
Mia edzino Esther kaj mi intencas partopreni en la kongreso kaj
finfine ekvidi Pekinon kaj Chinion. Espereble, en la kongreso chinaj
esperantistoj havos pli da shancoj akiri mian libron "Vojagho
en Esperanto-lando".
Mi
ne trovis en via retejo alighilon -- eble, ghi ankorau ne aperis.
Estus interese havi en via retejo priskribon de kelkaj ekskursoj
tra Pekino, ankau artikolon (kun fotoj) pri la historio de Esperanto
en Chinio.
Estus tre bone organizi dum la kongreso renkontighojn kun urbanoj
en parkoj, kiel iam okazis en Budapeshto en 1983: venas kelkaj diverslandaj
esperantistoj kun unu china esperantisto, kiu gvidu la renkontighon.
Chiu prezentas sin kaj iu prezentas E-kanton kun gitaro.
Estas dezirinde eldoni por la kongreso belajn albumojn pri Chinio
en Esperanto, diversajn memorajhojn kun la kongresa emblemo.
Mi deziras al vi sukcesojn.
|