MAGDALENA
FEIFICOVA (Slovakio):
Kion pli oni povu atendi de viaj ege richaj retpaghoj pri la 89-a
UK? Mi kun ghuo iom vagis tra ili kaj elshutis kelkajn interesajhojn
por mi. Hejme mi pli profunde legos ilin. Vershajne mi ankorau revenos
al la paghoj por eltiri ion pri Pekino, char malgrau ke mi ne venos
al la UK, tamen jes ja (espereble, se mi estos sana kaj havos sufiche
da mono) al la posta fervojista kongreso, kiu okazos en la jaro
2006. Mi jam antaughojas pri via lando, pri via vivo kaj pri viaj
samideanoj!
VAJSIDIN
KHOLOV (Taghikio):
Ni tre ghojas, ke vi malfermis novan pagharon. Ni volas partopreni
en la kongreso venontjare.
BAIQUAN
FAN (Finnlando):
Mi tre ghojas legi vian mesaghon pri via plano surretigi la du temojn
"Gvidlibro pri Pekino" kaj "Antikvaj Vidindajhoj
de Pekino".
La prezidanto de Esperantoklubo de Helsinki petis min fari prezentadon
pri Chinio al finnaj esperantistoj je la 11-a de novembro 2003 en
la oficejo de EAF. Ili esperas, ke mi organizos finnajn esperantistojn
viziti la 89-an UK en Chinio. Mi pensas, ke tio estas mia devo.
Mi ghojas, ke mi povos legi viajn retpaghojn pri Pekino. Sed mi
ankau deziras legi retpaghojn pri aliaj vidindaj lokoj en Chinio,
char la cheestontoj de la 89-a UK vizitos ankau aliajn lokojn de
Chinio antau kaj/au post la kongreso, pri kio oni jam esprimis al
mi. Ili restos en Chinio ghenerale por duona monato.
Mi pensas, ke vi povus peti la lokajn asociojn de urboj kaj provincoj
en Chinio prezenti iliajn lokajn vidindajhojn che iu retejo au iu
forumo.
DINKO MATKOVIC
(Kroatio):
Mi atendas viajn informojn pri la kongreso kaj Chinio. Mi kredas,
ke por chiu esperantisto, kiu deziras partopreni la kongreson, estos
interesa via informo pri prezoj (en euroj au usonaj dolaroj) en
hoteloj kaj en studentaj domoj.
MARKO
NAOKI LINS (Belgio):
Mi shatus fari etan intervjuon kun respondeculo de la UK 2004. Kiun
mi kontaktu?
ROLAND
THIBAULT
Mi esperas, ke dum la nacia vespero vi ne tradukos chinajn kantojn.
Multaj el ni cheestas UK ne nur por esperantumi sed ankau por ghui
la nacian etoson.
|